Solovecaj insuloj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Solovecaj insuloj
Monaĥejo Soloveckij en la jaro 2004
Monaĥejo Soloveckij en la jaro 2004
Akvejo Blanka Maro
Geografia situo 65° 4′ N, 35° 44′ O65.06861111111135.734444444444Koordinatoj: 65° 4′ N, 35° 44′ O
Solovecaj insuloj (Rusio)
DEC
Solovecaj insuloj
Nombro de insuloj 6
Ĉefa insulo Solovec
Tuta areo 313 km²
Loĝantoj 968 (2002)
Mapo de la blanka maro kun la Solovecaj insuloj
Mapo de la blanka maro kun la Solovecaj insuloj
v  d  r
Information icon.svg
la monaĥejo

La Solovecaj insulojSolovki (ruse Соловецкие островаСоловки) estas insularo en nordokcidenta parto de Rusio, en Arĥangelska provinco. Ĝi situas en la Blanka maro, en la Onjega-golfo.

Ĝi konsistas el tri pli grandaj insuloj (Solovec, Bolŝaja Muksalma kaj Anserskij) kaj multaj aliaj malpli grandaj. Ili havas la komunan surfacon de ĉ. 347 km². La insuloj estas rokaj (granita kaj gnejsa), ilin kovras miksaj arbaroj, malofte eĉ marĉoj.

La plej alta pinto estas la Golgota-monteto (107 m) sur la Anserskij-insulo.

La soloveca klostro estas la plej granda monaĥejo de Rusio. Ĝi estis fondita en la samnoma insulo en la 15-a jarcento.

En 1974, la Solovecaj insuloj iĝis historiaj kaj arkitekturaj muzeoj kaj natura rezervejo de Sovetunio. Nun la monaĥejo tie estas reestablita, multaj turistoj vizitas la insulojn por vidi ties kulturajn kaj naturajn vidindaĵojn, inter ili estas ankaŭ multaj pilgrimantoj.

Soloveca punlaborejo[redakti | redakti fonton]

Post fermo de la Soloveca monaĥejo en 1920 ĝiaj ejoj malplenis kaj en 1923 en ili establiĝis la novkreita Soloveca punlaborejo. Ĝi funkciis ĝis 1933, kiam la punlaborejo estis likvidita kaj sur ĝia bazo funkciis sekcio de BeltBaltLag (punlaborejo, konstruinta Blankomaran kanalon.

Dum la Granda purigo, de la 11-a de aŭgusto 1937 ĝis la 24-a de decembro 1938 pli ol 9500 malliberuloj estis pafmurditaj kaj enterigitaj en Sandarmoĥ. En novembro 1937 kapitano de NKVD Miĥail Matvejev pafmortigis 1111 malliberulojn en kvar tagoj.[1] La Soloveca punlaborejo servis kiel modelo por la formiĝonta GULAG.

Ĝis 1939 en la Solovecaj insuloj funkciis la Soloveca prizono de speciala destino, kie troviĝis politikaj malliberuloj. Ĝi estis fermita pro la komenciĝinta en 1939 Vintra milito kontraŭ la apuda Finnlando.

Famaj malliberuloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Miĥail Fiŝman, Stalina ombro: Kiel Gulaga historiisto iĝis viktimo de malluma historio de Rusio, la 9-an de junio 2017, Moscow Times.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]