Somala regiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La somala regiono (amhare ሶማሌ somali) estas unu el la naŭ etnaj regionoj de Etiopio. Ĝi kovras la orienton de la lando, kaj historie estas konata sub la nomo Ogadeno. La regiona ĉefurbo estas Ĝiĝiga. En 2007 la somala regiono havis 4 439 056 loĝantojn. Ĝi etendiĝas sur 279 252 kvadrataj kilometroj. La teritorio limas kun Ĝibutio, Kenjo kaj Somalio. Laŭ censo de la jaro 2007, 98,4% religie estas muzulmanoj, kaj 97,2% etne somaloj. Majoritate do loĝata de islamaj somaloj, la regiono estis scenejo de milito inter Etiopio kaj Somalio, kiuj ambaŭ postulas la teritorion kiel parto de sia ŝtato. Internacie ĝi plu estas konsiderata parto de Etiopio.