Ogadeno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Regiona flago

OgadenoOgaden estas orienta regiono de Etiopio etende sur 369 000 km² kie loĝas 4 500 000 loĝantoj. Limas kun Ĝibutio, Kenjo kaj Somalio, majoritate loĝataj de islamaj somaloj, la regiono estis scenejo de milito inter Etiopio kaj Somalio, kie tiu lasta postulis Ogadenon kiel somalia teritorio; tamen ĝis nun estas konsiderata internacie kiel Somala regiono de Etiopio.

Historio[redakti | redakti fonton]

Britio starigis protektoraton fine de la 19a jarcento, post kiam Meneliko la 2-a de Etiopio aneksiigis Ogadenon al Etiopio en 1897 danke al traktato kun Britio. La regiono estos poste aneksiigita al la Itala Somalio en 1936 antaŭ reveni sub britia kontrolo en 1942 dum la Dua Mondmilito. Etiopio klopodos malsukcese rehavi la suverenecon sur la regiono ĉe la Konferenco de Londono en 1945 sed kontraŭstaris al Britio kaj okupis ĝin escepte nosdorienton kaj zonon ligantan Haud al la Franca Somalio (nuntempa Ĝibutio). Tiuj lastaj partoj estis fine okupitaj de Etiopio en 1954.

En malfruaj 1970-aj jaroj, okazis interna maltrankvilo en Ogadeno. La Okcidentsomalia Liberiga Fronto, estrita de Muktal Dahir, uzis gerilajn taktikojn por kontraŭstari la etiopian regadon. Etiopio kaj Somalio luktis dum la Milito de Ogadeno pri la kontrolo de tiu regiono kaj ties popolo.

En 2007, la Etiopia Armeo lanĉis atakon en Ogadenon. La ĉefa ribelgrupo estis la Ogadena Nacia Liberiga Fronto sub la estrado de Mohamed O. Osman, kiu luktas por liberigi Ogadenon el kion ili vidas kiel etiopia okupado. Somalaj loĝantoj asertas, ke la etiopiaj militistoj murdas kaj torturas civilulojn, detruas la brutaron el multaj somaloj kaj krimas kontraŭ nomadoj de la regiono. [1] Multaj internaciaj organizoj pri homaj rajtoj akuzas etiopian reĝimon fiagi krimojn kiuj "perfortas militleĝojn,"[2] kiel asertis informo de Human Rights Watch. [3] Laŭ usona ŝtata komitato, estas la ONLF kiu murdas homojn, torturas civilulojn kaj fiagas krimojn kontraŭ la nomadoj de la regiono.[4]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. US Committee on Foreign Affairs on Ethiopia
  2. Ethiopia: Crackdown in East Punishes Civilians (Human Rights Watch, 4-7-2007)
  3. (2007-09-05)Why We Don't Hear About the Conflict in the Ogaden: When an American reporter started digging, he was forced out of Ethiopia..
  4. US Committee on Foreign Affairs on ONLF

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]