Songea

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Songea
Masjidun Noor Jumma Mosque.jpg
Administrado
Demografio
Loĝantaro 99 961  (2002) [+]
Geografio
Geografia situo 10° 41′ S, 35° 39′ O (mapo)-10.68333333333335.65Koordinatoj: 10° 41′ S, 35° 39′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Situo de Songea
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Songea [+]
Information icon.svg
vdr

Songea estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de regiono Ruvuma.

Laŭ la censo de 2002 ĝi havis 108.771 loĝantojn; laŭ kalkuloj el 2006 132.831. Ĝiaj koordinatoj estas 10° 40′ 59″ S 35° 38′ 59″ O / 10.68306 °S, 35.64972 °O / -10.68306; 35.64972 (mapo). Ĝia alto super marnivelo estas ĉirkaŭ 1.000 metroj.

Dum la malvarmaj monatoj de aprilo al julio estas tagaj temperaturo inter 20 kaj 22 °C; en la cetero de la jaro la temperaturoj atingas 28 aŭ 29 °C. De novembro al majo estas pluva sezono, kiu ebligas agrokulturon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Inter 1905 kaj 1907 la urbo suferis pro la maji-maji-ribelo de indiĝenoj kontraŭ koloniestroj; la indiĝenoj kredis, ke magia akvo (svahile: maji) protektos ilin kontraŭ kugloj, transformante ilin al akvo. La estroj venkis precipe per detruado de la lokaj nutraĵfontoj. Ĉefo Songea, kies nomon portas la urbo, fine kapitulacis, sed insistis esti pendumita prefere ol ricevi pardonon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]