Source

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Source
Lasta stabila versio Source Engine 24 / 2013
Programlingvo C++
Permesilo nelibera permesilo
vdr

Source - angle, prononco [SORS], traduko simple "fonto" aŭ pli longe Source Engine, fonta "motoro" - estas tri-dimensia fundamenta programilo evoluigita fare de la videoluda firmao Valve. Ĝi debutis kiel la posteulo de la programilo GoldSrc [GOŬLD sors] de la sama firmao en junio 2004, kiam prezentiĝis la videoludo Half-Life sekvita fare de Counter-Strike: Source kaj Half-Life 2 poste tiun jaron. La programilo ne havas koncizan skemon de versio-numeroj; anstataŭe, ĝi estas dizajnita en konstantaj pliigaj ĝisdatigoj. Ĝi estis sukcedita fare de Source 2 fine de 2015.