Sous-Parsat

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sous-Parsat
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Saint-Sulpice-les-Champs
INSEE kodo 23175 [+]
Poŝtkodo 23150
Kodo laŭ INSEE 23175
Politiko
Urbestro S-ro Michel Conchon
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 138 (1 999)
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°03′23″N 1°58′51″O  /  46.05639°N, 1.98083°O / 46.05639; 1.98083 (Sous-Parsat) (mapo) Koordinatoj: 46°03′23″N 1°58′51″O  /  46.05639°N, 1.98083°O / 46.05639; 1.98083 (Sous-Parsat) (mapo)
Alto 486 m - 647 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 9,14 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Sous-Parsat en Francio
46° 03′ 23″ Nordo 1° 58′ 51″ Oriento / 46.0563888889 °N, 1.98083333333 °O / 46.0563888889; 1.98083333333 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sous-Parsat [+]
vdr

Sous-Parsat estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 138 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Sous-Parsat etendiĝas sur 9,14 km², kaj havis 138 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 15 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Sous-Parsat situas je alteco de 647 metroj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Sous-Parsat apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Michel Conchon, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Monumentoj[redakti | redakti fonton]

La preĝejo de Sous-Parsat estis tute detruita dum la franca revolucio. Ĝi estis rekonstruita en 1870 laŭ novromanika stilo. Ĝi ekstere havas tre senornaman aspekton, sed interne posedas ekde 1985 belajn freskojn fare de la pentristo Gabriel Chabrat.

Administrado[redakti | redakti fonton]

Sous-Parsat apartenas al la kantono de Saint-Sulpice-les-Champs, kies ĉefurbo estas Saint-Sulpice-les-Champs. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]