Sovaĝa akvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sovaĝa akvo de la rivero Guil en la Francaj Alpoj
Sovaĝa akvo de malgranda rivero en Kannonkoski, Meza Finnlando (finne Keski-Suomi)

Sovaĝa akvo (ekzemple germane Wildwasser [VILTvasa], nederlande wildwater [vildVA:ter] kaj ruse бурунный перекат [voroNI: pereKA:TJ], "ŝtorma fluo"[1]), analogie al la nomo en pluraj naciaj lingvoj ankaŭ nomebla "blanka akvo" (precipe portugale água branca [Agŭa brĕnka] kaj angle whitewater [ŬAJT ŭota])[2] formiĝas se akvofluo vojas tre rapide, precipe, kiam gradiento de rivereto sufiĉe ŝanĝiĝas por generi tiom da turbulento ke aero estas kaptita en la akvo. Ĉi tio formas malstabilan fluon kiu ŝaŭmas, igante la akvon aspekti maldiafana kaj blanka. Tamen, por esperanto-parolanto kiu konas neniun el tiuj nacilingvaj terminoj, la vortumo "sovaĝa akvo" pli klaras ol "blanka akvo", aparte ĉar ne nur temas pri koloro kaj multaj bobeloj, sed pri fortega ondado kaj kirlado - tiun sovaĝecon oni rimarkas plej laste se oni provas per kanuokajako pasi tra tia akvo.

La esprimo "sovaĝa akvo" ankaŭ havas pli larĝan signifon, validante por iu rivero aŭ rivereto kiu havas signifan nombron da torentaĵoj. La esprimo ankaŭ estas uzata kiel adjektivo priskribanta boatadon sur tiaj riveroj, kiel ekzemple blankakva aŭ sovaĝakva kanuado respektive blankakva aŭ sovaĝakva kajakado.[3]

sovaĝa akvo en la rivero Raquette de Nov-Jorkio, nordorienta Usono

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]