Toleremo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Lvh (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
JAnDbot (diskuto | kontribuoj) e roboto modifo de: fa:تسامح |
||
Linio 34: | Linio 34: | ||
[[es:Tolerancia social]] |
[[es:Tolerancia social]] |
||
[[et:Sallivus]] |
[[et:Sallivus]] |
||
[[fa: |
[[fa:تسامح]] |
||
[[fi:Suvaitsevuus]] |
[[fi:Suvaitsevuus]] |
||
[[fr:Tolérance]] |
[[fr:Tolérance]] |
Kiel registrite je 05:11, 28 dec. 2008
Toleremo devenas de la latina verbo: tolerare, kiu signifas "elteni", sed ankaŭ "allasi" aŭ "akcepti". Laŭ PIV "tolero" estas ago de iu, kiu toleras, kaj ankaŭ la rezulto de tiu ago; kompreneble toleras plej ofte tiu, kiu toleremas kaj inverse. Toleremo estus inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ agmanierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem, kiel religia toleremo, politika toleremo, ktp.
Tiu, kiu kutime ne toleras estas netolerema kaj, se faras tion sisteme kaj troe, estas maltolerema. Do, maltoleremo estas pli alta grado de netoleremo.
Citaĵoj
- Toleremo iĝas krimo, kiam ĝi celas malbonon. – Thomas Mann, Der Zauberberg (la sorĉomonto)
- Toleremo estu nur portempa sento: ĝi konduku al agnosko. Akcepto signifas ofendon. – Goethe, Maximen und Reflexionen
- Nome de toleremo ni havu la rajton ne ignori maltoleremon. – Sir Karl Popper
- Kuraĝo al maltoleremo! – Carlo Schmid
- Toleremo signifas respekton de la konvinko de aliaj, ne forlason de la propra konvinko.[1] – Walter Kasper
- Toleremo estas suspekto, ke la alia pravas.[sic] von Kurt Tucholsky
Referencoj
- ↑ Walter Kasper, en: Nenia kruco por respekti islamanojn, Focus, 23-an de decembro 2006