Toleremo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Religia toleremo)
Religia maltoleremo: la vera religio bojligas judon, islamanon kaj paganon, reliefo de katolika preĝejo en Vilno, Litovio

Toleremo devenas de la latina verbo: tolerare, kiu signifas "elteni" silente suferi indulgi , sed ankaŭ "allasi""akcepti". Laŭ PIV "tolero" estas ago de iu, kiu toleras, kaj ankaŭ la rezulto de tiu ago; kompreneble toleras plej ofte tiu, kiu toleremas kaj inverse. Toleremo estus inklino allasi ĉe la aliaj pens- aŭ agmanierojn, kiujn oni ne uzas aŭ aprobas mem, kiel religia toleremo, politika toleremo, ktp.

Tiu, kiu kutime ne toleras estas netolerema kaj, se faras tion sisteme kaj troe, estas maltolerema. Do, maltoleremo estas la plej alta grado de netoleremo. En ŝtata kaj socia privata juroj estas difinebla la tolero sub la absolutismo, diktatoreco, hegemonio, tiraneco, imperiismo. militarismo - en religioj estas vaste konata la dogmismo

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Toleremo iĝas krimo, kiam ĝi celas malbonon. – Thomas Mann, Der Zauberberg (la sorĉomonto)
  • Toleremo estu nur portempa sento: ĝi konduku al agnosko. Akcepto signifas ofendon. – Goethe, Maximen und Reflexionen
  • Nome de toleremo ni havu la rajton ne ignori maltoleremon. – Sir Karl Popper
  • Kuraĝo al maltoleremo! – Carlo Schmid
  • Toleremo signifas respekton de la konvinko de aliaj, ne forlason de la propra konvinko.[1] – Walter Kasper
  • Toleremo estas suspekto, ke la alia pravas.[sic] von Kurt Tucholsky
  • A Letter Concerning Toleration (Letero pri toleremo) estas verko de John Locke

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas proverboj pri toleremo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[2]:

  • Citaĵo
     Al la papero ne mankas tolero. 
  • Citaĵo
     Li ne toleras eĉ muŝon sur la muro. 
  • Citaĵo
     Tempo toleras, sed vero aperas. 

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Walter Kasper, en: Nenia kruco por respekti islamanojn, Focus, 23-an de decembro 2006
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2009-03-13.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rael pri toleremo

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]