Duonvokalo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Schuetzm (diskuto | kontribuoj)
e Kategorio:Fonetiko
Schuetzm (diskuto | kontribuoj)
e Kategorio:Fonetiko
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 17:19, 13 nov. 2004

Duonvokalo estas vokalo, kiu ne formas silabokernon (en Esperanto j kaj ŭ), sed kiu kune kun vera vokalo formas diftongojn (aj, ej, oj, uj, aŭ, eŭ, oŭ). Nur escepte ŭ povas troviĝi antaŭ vokalo: ŭa (infana ploro), ŭaks (ranbleko), ŭo (nomo de la litero); dum j tre ofte troveblas en tia pozicio: ja, je, ju, joviala. Ideale oni prononcu la silabkomencajn duonvokalojn same kiel la silabfinajn, sed pro influo de kelkaj nacilingvoj multaj esperantistoj emas fari distingon, plifermante la buŝon: Ekzemple, kaj en la norvega kaj la angla lingvoj, la vorto por "jes" estas prononcata respektive [ja/ia] (aŭ eĉ [ea]) kaj [jes/ies], dum germanlingvanoj diras [ja] kun eta froto. Simila malsamo troveblas inter franca oui [ŭi] kaj angla we [ŭi] "ni" La rezulto estas ne duonvokalo, sed (duon)konsonanto.

En analizoj de interalie la hispana oni kutime kalkulas ankaŭ la kombinon duonvokalo+vokalo kiel diftongon. Ĉe senfrota prononco, tiu analizo povas esti defendata kiel taŭga ankaŭ por Esperanto. Tiukaze, la nombro de diftongoj en nia lingvo duobliĝas, kaj eĉ triftongoj atesteblas.