Konspira teorio: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
e metis ligilon al "Rotario"
e metis ligilon al "Rotario"
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 21:07, 23 apr. 2005

Konspiraĵa teoriokomplota teorio estas teorio, laŭ kiu grupo el pluraj aŭ multaj homoj intence kaj konscie mistifikas la publikon pri grava afero.

La nomo povas esti uzata por senvalorigi malplaĉajn argumentojn kaj senkreditigi diskutantojn, kiuj defendas tian teorion. Ekzistas du precipaj ĝeneralaj argumentoj kontraŭ konspiraĵaj teorioj:

  • Tia mistifiko ne funkcius, ĉar tro grandas la risko, ke iu el la konspirantoj malkaŝas la sekreton.
  • Konspiraĵa teorio ne estas atakebla, ĉar ĝiaj defendantoj ĉiam povus diri, ke la konspirantoj kaŝas la pruvilojn.

Kelkaj konataj konspiraĵaj teorioj estas:

  • La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la japana atako al Pearl Harbor en 1941 (tiu teorio nun estas vaste akceptata de historiistoj).
  • La surluniĝoj de usonaj astronaŭtoj inter 1969 kaj 1972 estis trompo, la televidaj bildoj estis faritaj en studio.
  • La viruso HIV ne havas rilaton al aidoso, nur medicinistoj kaj farmaciistoj kredigas tion.
  • La usonaj aŭtoritatoj estis bone antaŭinformitaj pri la atenco de la 11-a de septembro 2001, aŭ, en malpli forta formo:
  • La usonaj aŭtoritatoj kaŝas gravegajn detalojn kaj misinformas pri tiu atenco (en tiu malforta formo la teorio estas vaste akceptata).

Konspira teorio estas provo por klarigi eventojn aŭ situaciojn per sekreta konspirado aŭ alian celitan agadojn per sekretaj personoj aŭ personaj grupoj. Oni parolas pri konspira teorio, se suspektitaj agadoj ne estas decide pruvitaj.

La nocio havas negativan nuancon, ĉar oni uzas tiun esprimon por tute ne aŭ ne decidpove pruveblaj aferoj. En diskutoj okazas ofte, ke la kredantoj de la konspira teorio akceptas la teorion pruvita kaj kiuj pridemandas faktojn pi la teorio estas taksitaj kiel konspiruloj, malamikoj.

Ekzemploj

Oni ofte akuzas la kredantojn de la konspiraj teorioj, ke ili priskribas nature simplajn aferojn, rilatojn per komplikaj konspiraj teorioj.

Legu

Eksteraj ligoj