Agordebla Matrico de Logikaj Elementoj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Melancholie (diskuto | kontribuoj)
Linio 8: Linio 8:


==Historio==
==Historio==
La AMLE-industrio aperis el teknologioj de Programebla Nurlega Memoro (angle ''programmable read only memory'' (PROM)) kaj Programeblaj Logikaj Agregatoj (angle ''programmable logic devices'' (PLDs)). Ambaŭ teknologioj estas teorie programeblaj dum manufakturo aŭ surloke, sed la programebla skemo mem estis neŝanĝebla.<ref name="history">[http://filebox.vt.edu/users/tmagin/history.htm History of FPGAs]</ref>

Fondintoj de firmao [[Xilinx]] [[Ross Freeman]] kaj [[Bernard Vonderschmitt]] inventis la unuan komerce uzeblan AMLE en [[1985]]. Ĝi nomiĝis XC2064.<ref>Peter Clarke, EE Times, "[http://www.eetimes.com/story/OEG20010622S0091 Xilinx, ASIC Vendors Talk Licensing]." June 22, 2001. Retrieved February 10, 2009.</ref> La XC2064 havis ambaŭ logikajn pordojn kaj interkonektojn inter ili programeblaj, kaj tio malfermis tutan novan merkaton<ref name="four">Funding Universe. “[http://www.fundinguniverse.com/company-histories/Xilinx-Inc-Company-History.html Xilinx, Inc.]” Retrieved January 15, 2009.</ref> XC2064 havis nur 64 agordeblajn logikajn blokojn kaj du enig-komprenajn tabelojn<ref name="clive">Clive Maxfield, Programmable Logic DesignLine, "[http://www.pldesignline.com/products/187203173 Xilinx unveil revolutionary 65nm FPGA architecture: the Virtex-5 family]. May 15, 2006. Retrieved February 5, 2009.</ref>. Post pli ol 20 jaroj Freeman eniĝis na ''[[National Inventor's Hall of Fame]]'', [[Usono|usonan]] liston de plej gravaj inventistoj, pro sia invento.<ref>Press Release, "[http://press.xilinx.com/phoenix.zhtml?c=212763&p=irol-newsArticle&ID=1255523&highlight Xilinx Co-Founder Ross Freeman Honored as 2009 National Inventors Hall of Fame Inductee for Invention of FPGA]"</ref>

Aliaj gravaj konceptoj, sur kiuj baziĝas AMLE-industrio, troveblas en patentoj donitaj al David W. Page kaj LuVerne R. Peterson en 1985.<ref>Google Patent Search, "[http://www.google.com/patents?id=BB4vAAAAEBAJ&dq=4508977 Re-programmable PLA]". Retrieved February 5, 2009.</ref><ref>Google Patent Search, "[http://www.google.com/patents?id=1-gzAAAAEBAJ&dq=4524430 Dynamic data re-programmable PLA]". Retrieved February 5, 2009.</ref>

En malfruaj [[1980-aj jaroj]] usona Departamento de Flota Armilaro financis eksperimenton de Steve Casselman, kiu planis krei komputilon el ĉ. 600,000 reagordeblaj logikaj pordoj. Casselman sukcesis kaj ricevis patenton en 1992.<ref name="history"/>

En komerca kampo, tamen, Xilinx ne havis gravan konkuron kaj rapide kreskis inter 1985 kaj mezaj [[1990aj jaroj]]. Poste, tamen, konkurantoj aperis kaj forprenis grandan parton de la komerco. En [[1993]], nova firmao [[Actel]] jam kontrolis ĉ. 18% de AMLE-merkato.<ref name="four"/>

La 1990-aj estis haŭsa periodo por AMLE, ambaŭ laŭ kresko de komplikeco kaj kvanto de produktado. En fruaj 1990-aj AMLE estis plejparte uzataj en komunikado kaj retoj, sed ĝis la fino de la dekjaro ĝi ankaŭ trovis sian niŝon en multaj konsumantaj, aŭtomatigaj kaj industriaj aplikoj.<ref name="book">Clive Maxfield, book, "[http://books.google.com/books?id=dnuwr2xOFpUC&pg=PA4&lpg=PA4&dq=FPGA+Market+growth+1990s&source=web&ots=YjFedB35Vp&sig=EH8y56Cih9iNLEqYXkZ63iO46K4&hl=en&sa=X&oi=book_result&resnum=4&ct=result The Design Warrior's Guide to FPGAs]".Published by Elsevier, 2004. ISBN 0750676043, 9780750676045. Retrieved February 5, 2009</ref>

AMLE-teknologio atingis grandan famon en [[1997]], kiam Adrian Thompson kombinis ĝin kun teknologio de genetikaj algoritmoj por krei sistemon de rekono de sonoj. [[Algoritmo]] de Thomson ebligis matricon de 64 x 64 logikaj elementoj en Xilinx AMLE-ĉipo aŭtomate rekonfiguriĝi por tasko de kompreno de la sono.<ref name="history"/>

===Modernaj disvolviĝoj===


==Referencoj==
==Referencoj==

Kiel registrite je 04:25, 1 okt. 2009

Altera Stratix IV GX AMLE.

Agordebla Matrico de Logikaj ElementojAMLE (angle field-programmable gate array (FPGA)) estas integra cirkvito, kies funkciado estas reagordebla kaj konfigurebla far uzanto. La konfigurado de AMLE estas farata per speciala programlingvo hardware description language (HDL). Pli frue oni ankaŭ uzis cirkvitajn diagramojn, sed nun tiu maniero priskribi konfiguron estas nun tre rara.

AMLE povas esti agortita por iu logika funkcio, kiun performas normala integra cirkvito. Ebleco rekonfiguri funkciadon por kurantaj taskoj kontraŭ malgranda aldona kosto aŭ entute sen iu kosto igas na AMLE tre utila en multaj kampoj, malgraŭ ĝenerale pli alta komenca prezo.[1]

AMLE enhavas programeblajn logikajn elementojn nomataj "logikaj blokoj" kaj hierarkion de reagordeblaj interligiloj, per kiuj la blokoj povas esti konektitaj laŭvole, kiel ĉe prototipa plato. Certaj aranĝoj de logikaj elementoj povas performi komplikajn operaciojn de kombina logiko aŭ funkcii kiel simplaj logikaj pordoj. Pli modernaj AMLE-oj ankaŭ inkluzivas memorajn elementoj, kiuj povas esti simplaj baskuloj aŭ plenaj komplikaj aroj de memoriloj.[1]

Historio

La AMLE-industrio aperis el teknologioj de Programebla Nurlega Memoro (angle programmable read only memory (PROM)) kaj Programeblaj Logikaj Agregatoj (angle programmable logic devices (PLDs)). Ambaŭ teknologioj estas teorie programeblaj dum manufakturo aŭ surloke, sed la programebla skemo mem estis neŝanĝebla.[2]

Fondintoj de firmao Xilinx Ross Freeman kaj Bernard Vonderschmitt inventis la unuan komerce uzeblan AMLE en 1985. Ĝi nomiĝis XC2064.[3] La XC2064 havis ambaŭ logikajn pordojn kaj interkonektojn inter ili programeblaj, kaj tio malfermis tutan novan merkaton[4] XC2064 havis nur 64 agordeblajn logikajn blokojn kaj du enig-komprenajn tabelojn[5]. Post pli ol 20 jaroj Freeman eniĝis na National Inventor's Hall of Fame, usonan liston de plej gravaj inventistoj, pro sia invento.[6]

Aliaj gravaj konceptoj, sur kiuj baziĝas AMLE-industrio, troveblas en patentoj donitaj al David W. Page kaj LuVerne R. Peterson en 1985.[7][8]

En malfruaj 1980-aj jaroj usona Departamento de Flota Armilaro financis eksperimenton de Steve Casselman, kiu planis krei komputilon el ĉ. 600,000 reagordeblaj logikaj pordoj. Casselman sukcesis kaj ricevis patenton en 1992.[2]

En komerca kampo, tamen, Xilinx ne havis gravan konkuron kaj rapide kreskis inter 1985 kaj mezaj 1990aj jaroj. Poste, tamen, konkurantoj aperis kaj forprenis grandan parton de la komerco. En 1993, nova firmao Actel jam kontrolis ĉ. 18% de AMLE-merkato.[4]

La 1990-aj estis haŭsa periodo por AMLE, ambaŭ laŭ kresko de komplikeco kaj kvanto de produktado. En fruaj 1990-aj AMLE estis plejparte uzataj en komunikado kaj retoj, sed ĝis la fino de la dekjaro ĝi ankaŭ trovis sian niŝon en multaj konsumantaj, aŭtomatigaj kaj industriaj aplikoj.[9]

AMLE-teknologio atingis grandan famon en 1997, kiam Adrian Thompson kombinis ĝin kun teknologio de genetikaj algoritmoj por krei sistemon de rekono de sonoj. Algoritmo de Thomson ebligis matricon de 64 x 64 logikaj elementoj en Xilinx AMLE-ĉipo aŭtomate rekonfiguriĝi por tasko de kompreno de la sono.[2]

Modernaj disvolviĝoj

Referencoj

  1. 1,0 1,1 FPGA Architecture for the Challenge
  2. 2,0 2,1 2,2 History of FPGAs
  3. Peter Clarke, EE Times, "Xilinx, ASIC Vendors Talk Licensing." June 22, 2001. Retrieved February 10, 2009.
  4. 4,0 4,1 Funding Universe. “Xilinx, Inc.” Retrieved January 15, 2009.
  5. Clive Maxfield, Programmable Logic DesignLine, "Xilinx unveil revolutionary 65nm FPGA architecture: the Virtex-5 family. May 15, 2006. Retrieved February 5, 2009.
  6. Press Release, "Xilinx Co-Founder Ross Freeman Honored as 2009 National Inventors Hall of Fame Inductee for Invention of FPGA"
  7. Google Patent Search, "Re-programmable PLA". Retrieved February 5, 2009.
  8. Google Patent Search, "Dynamic data re-programmable PLA". Retrieved February 5, 2009.
  9. Clive Maxfield, book, "The Design Warrior's Guide to FPGAs".Published by Elsevier, 2004. ISBN 0750676043, 9780750676045. Retrieved February 5, 2009

Eksteraj ligoj