Truttikon: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
Neniu resumo de redakto |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
|nomo=Truttikon |
|nomo=Truttikon |
||
|blazono=[[Dosiero:Truttikon-blazon.svg|thumb|120px|center|Blazono de Truttikon]] |
|blazono=[[Dosiero:Truttikon-blazon.svg|thumb|120px|center|Blazono de Truttikon]] |
||
|bildo= |
|bildo=[[Image:Truttikon vilagha puto 045.jpg|thumb|285px|center|<small>Vilaĝa puto kaj vendejo en la centro de Truttikon</small>]] |
||
|kantono=Zuriko |
|kantono=Zuriko |
||
|distrikto=[[Andelfingen (distrikto)|Andelfingen]] |
|distrikto=[[Andelfingen (distrikto)|Andelfingen]] |
Kiel registrite je 21:58, 4 nov. 2009
Truttikon | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 37′ 50″ N 8° 43′ 30″ O / 47.63056 °N, 8.72500 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 37′ 50″ N 8° 43′ 30″ O / 47.63056 °N, 8.72500 °O (mapo) |
Areo | 4,42 km² |
Alteco | 465 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8467 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Truttikon estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 471 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
La komunumo Truttikon situas en la Zurika Vinlando en monteta kamparo. Ĝi troviĝas inter Ŝafhaŭzo kaj Vinterturo kaj limas norde al la Kantono Turgovio.
Trafiko
Truttikon ne posedas propran fervojstacidomon, sed ĝi estas per poŝtaŭto konektita al la Zurika Trafik-Unio, kaj per la buso la stacidomoj de Ossingen facile atingeblas. Estas ankaŭ aliro al la nacia aŭtoŝoseo A4.
Historio
Unua mencio de Truttikon datas el la jaro 858 sub la nomo Truttaninchova, kiam ĝi estis donacita al la Monaĥejo Rejnaŭo.
La komunumo estis parto de la Grafejo Kiburgo kaj per heredado fariĝis en la jaro 1452 posedaĵo de la urbo Zuriko. En la jaro 1556 estis vendita la regado super Truttikon al la aŭgustena Monaĥejo Kreuzlingen, al kiu ĝi apartenis ĝis la jaro 1798. Per decido de la kantona parlamento fariĝis Truttiko, kiu ĝis tiam estis municipo de la komunumo Trüllikon, la 1-an de januaro 1879 aŭtonoma politika komunumo.