Tarator: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: right|thumb|<center>Tarator '''Tarator''' - bulgare ''Таратор'' - estas malvarma kukumosupo en la balkana kuirarto, por kiu kutime ra...
 
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto modifo de: fa:آب‌دوغ خیار; cosmetic changes
Linio 1: Linio 1:
[[Dosiero:TaratorBg.jpg|right|thumb|<center>Tarator]]
[[Dosiero:TaratorBg.jpg|right|thumb|<center>Tarator]]
'''Tarator''' - [[bulgare]] ''Таратор'' - estas malvarma kukumosupo en la [[balkano|balkana]] [[kuirarto]], por kiu kutime raspitaj [[kukumo]]j, [[ajlo]], [[aneto]] kaj [[olivoleo]] plus eventuale erigitaj [[juglando]]kernoj estas kirle miksitaj en tre malvarman [[jogurto]]n ([[bulgare]] Кисело мляко, latinliterigite ''kiselo mljako''). Aparte en tre varmaj someraj tagoj ĝi estas servata kiel antaŭmanĝaĵo. Origine la plado venas el [[Albanio]].

Ĉar dum la preparo la jogurto kutime estas maldensigita per malvarma akvo, la plado ''Tarator'' pli similas al jogurta kukumosupo ol al [[saŭco]], do pli likvas ol la parenca greka plado ''[[Tsatsiki]]'' aŭ la turka plado ''[[Cacık]]''. Tre malsamas la plado ''[[okroŝko]]'' el la rusia kuirarto, kiu ankaŭ estas malvarma supo, sed prepariĝas el [[kvaso]], terpomoj, rafanetoj kaj aneto.

En la esperantlingva receptaro "Internacie kuiri" de [[Maria Becker-Meisberger]], probable la plej renoma kuirlibro en la internacia lingvo, la supo reprezentiĝas per recepto kaj tie la nomo estas esperantigita "Taratoro". Pro tio ke dum la historio de Esperanto ĉiam ekzistis multaj movadanoj kaj movadaj eventoj en Bulgario, tre multaj ne-bulgaraj esperantistoj dum la varmegaj bulgaraj someroj apreze konatiĝis kun la supo; escepto en tio estas la argentina grafikisto kaj ĵurnalisto ''Francisco Luis Veuthey'', multjara redaktoro de la revuo [[Kontakto (revuo)|Kontakto]], kiu laŭ propra eldiro reagis per forta alergio kaj embarasiĝis ne voli montri tion al la gastigantoj.

[[Kategorio:Balkana kuirarto]]
[[Kategorio:Balkana kuirarto]]
Linio 17: Linio 17:
[[en:Tarator]]
[[en:Tarator]]
[[es:Tarator]]
[[es:Tarator]]
[[fa:آبدوغ خیار]]
[[fa:آب‌دوغ خیار]]
[[fr:Tarator]]
[[fr:Tarator]]
[[he:טרטור]]
[[he:טרטור]]

Kiel registrite je 21:32, 27 jan. 2010

Tarator

Tarator - bulgare Таратор - estas malvarma kukumosupo en la balkana kuirarto, por kiu kutime raspitaj kukumoj, ajlo, aneto kaj olivoleo plus eventuale erigitaj juglandokernoj estas kirle miksitaj en tre malvarman jogurton (bulgare Кисело мляко, latinliterigite kiselo mljako). Aparte en tre varmaj someraj tagoj ĝi estas servata kiel antaŭmanĝaĵo. Origine la plado venas el Albanio.

Ĉar dum la preparo la jogurto kutime estas maldensigita per malvarma akvo, la plado Tarator pli similas al jogurta kukumosupo ol al saŭco, do pli likvas ol la parenca greka plado Tsatsiki aŭ la turka plado Cacık. Tre malsamas la plado okroŝko el la rusia kuirarto, kiu ankaŭ estas malvarma supo, sed prepariĝas el kvaso, terpomoj, rafanetoj kaj aneto.

En la esperantlingva receptaro "Internacie kuiri" de Maria Becker-Meisberger, probable la plej renoma kuirlibro en la internacia lingvo, la supo reprezentiĝas per recepto kaj tie la nomo estas esperantigita "Taratoro". Pro tio ke dum la historio de Esperanto ĉiam ekzistis multaj movadanoj kaj movadaj eventoj en Bulgario, tre multaj ne-bulgaraj esperantistoj dum la varmegaj bulgaraj someroj apreze konatiĝis kun la supo; escepto en tio estas la argentina grafikisto kaj ĵurnalisto Francisco Luis Veuthey, multjara redaktoro de la revuo Kontakto, kiu laŭ propra eldiro reagis per forta alergio kaj embarasiĝis ne voli montri tion al la gastigantoj.

Ŝablono:Link FA