Lütisburg: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Linio 21: | Linio 21: | ||
==Najbaraj komunumoj== |
==Najbaraj komunumoj== |
||
La komunumo Lütisburg limas en nordo al [[Jonschwil]], en nordoriento al [[Oberuzwil]], en oriento al [[Degersheim]], en sudoriento al [[Neckertal]], en sudo al [[Ganterschwil]], en |
La komunumo Lütisburg limas en nordo al [[Jonschwil]], en nordoriento al [[Oberuzwil]], en oriento al [[Degersheim]], en sudoriento al [[Neckertal]], en sudo al [[Ganterschwil]], en sudsudokcidento al [[Bütschwil]], en sudokcidento al [[Mosnang]], kaj en nordokcidento al [[Kirchberg SG|Kirchberg]]. |
||
[[Kirchberg SG|Kirchberg]]. |
|||
==Trafiko== |
==Trafiko== |
Kiel registrite je 22:35, 22 nov. 2010
Lütisburg | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Sankt-Galo |
Distrikto | Elektodistrikto Togenburgo |
Koordinatoj | 47° 24′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.08333 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.08333 °O (mapo) |
Areo | 14,09 km² |
Alteco | 580 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9604 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Pri la komunumo
Lütisburg estas urbo komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1362 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.
Geografio
Lütisburg situas inter la riveroj Necker kaj Turo, ĉe ties kunfluejo. Al la komunumo Lütisburg apartenas krom la ĉefvilaĝo Lütisburg mem la vilaĝetoj kaj setlejoj Altgonzenbach, Neugonzenbach, Grünhügel, Haslen, Mühlau, Oberwies, Unterrindal, Oberrindal, Altegg, Rimensberg, Herrensberg, Schauenberg kaj Dottenwil.
Najbaraj komunumoj
La komunumo Lütisburg limas en nordo al Jonschwil, en nordoriento al Oberuzwil, en oriento al Degersheim, en sudoriento al Neckertal, en sudo al Ganterschwil, en sudsudokcidento al Bütschwil, en sudokcidento al Mosnang, kaj en nordokcidento al Kirchberg.
Trafiko
Lütisburg situas ĉe la malnova Tur-ponto, kiu en mezepoko estis strategie grava ligilo inter Togenburgo kaj Sankt-Galo. Tra Lütisburg pasas la fervojlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Nesslaŭ, tra Wattwil al Wil SG, kiu per impona viadukto pasas la valon.
Historio
Unua skriba mencio de komunumparto de Lütisburg datiĝas el la jaro 849, kiam certa Lintwin plurajn bienojn en Unterrindal transskribis en dokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo. La municipo Tufertschwil estis menciita la unuan fojon en la jaro 928. La nomo de Lütisburg mem aperis la unuan fojon en dokumento el la jaro 1214. En proceso la hompastro Werneherus de Liutinsburch agis kiel atestanto. La nomo probable devenas de la kastelo, kiun Liuto, ido de la grafoj de Togenburgo, konstruis rekte supre de la Tur-ponto.
Eksteraj Ligiloj
greke Oficiala retejo de la komunumo Lütisburg