Erzsébet Szilágyi: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Moldur (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
MystBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: pl:Elżbieta Szilágyi |
||
Linio 15: | Linio 15: | ||
[[fr:Erzsébet Szilágyi]] |
[[fr:Erzsébet Szilágyi]] |
||
[[hu:Szilágyi Erzsébet]] |
[[hu:Szilágyi Erzsébet]] |
||
[[pl:Elżbieta Szilágyi]] |
Kiel registrite je 10:14, 29 apr. 2011
Elizabeta SZILÁGYI, hungare Szilágyi Erzsébet [sila:dji], (naskiĝinta ĉ. 1410, mortinta post la 10-a de julio 1483 en Budapeŝto) estis hungara nobelino el la reĝa departemento Szilágy, edzino de Johano Hunyadi kaj patrino de Matiaso la 1-a, reĝo de Hungario.
Kariero
Elizabeta Szilágyi post la morto de sia edzo (11-a de aŭgusto 1456) administris la bienegojn de Hunyadi. Post ekzekutigo de sia filo pli aĝa Ladislao Hunyadi kaj post la morto de la reĝo Ladislao la 5-a ŝi kreis ankaŭ la ekonomian fonduson por elektado kiel reĝo de sia dua filo. Ŝi ligis kontrakton kun Ladislao Garai en Segedo (12-a de junio 1458). Post la elektado de sia filo ŝi direktis plue la bienegon, sed ŝi loĝis en la fortikaĵo reĝina de Óbuda kaj portis la titolon de patrino de reĝo. En 1465 ŝi fondis franciskanan monaĥejon en Vajdahunyad. En 1483 en sia testamento ŝi heredigis Johanon Korvinon.
Fonto
- Magyar Életrajzi Lexikon