Des hommes et des dieux (filmo): Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
CocuBot (diskuto | kontribuoj) e r2.6.1) (robota modifo de: pt:Des hommes et des dieux |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: nl:Des hommes et des dieux |
||
Linio 95: | Linio 95: | ||
[[ja:神々と男たち]] |
[[ja:神々と男たち]] |
||
[[la:Des hommes et des dieux]] |
[[la:Des hommes et des dieux]] |
||
[[nl:Des hommes et des dieux]] |
|||
[[no:Om guder og mennesker]] |
[[no:Om guder og mennesker]] |
||
[[pl:Ludzie Boga]] |
[[pl:Ludzie Boga]] |
Kiel registrite je 10:43, 1 feb. 2012
Des hommes et des dieux (Homoj kaj dioj) estas franca filmo de Xavier Beauvois aperinta en 2010. Ĝi estas loze adaptita de vera fakto, t.e. murdo de monaĥoj de Tibhirine en Alĝerio en 1996.
Titolo
La titolo « Homoj kaj dioj » aludas al Psalmo 82, kies jenaj versikloj estas lokitaj en la komenco de la filmo: « Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo; Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj. » (Ps 82, 6-7)[1].
Temo
Alĝerio, 1993. Ok francaj kristanaj monaĥoj harmonie vivas kun siaj islamaj fratoj. Kiam aro da gastlaboristoj estas murdita de islama grupo, teroro instaliĝas en la regiono. Malgraŭ la plimultiĝantaj minacoj kiuj ĉirkaŭas ilin, monaĥoj decidas plu resti, je propra risko.
Loze inspirita de la vivo de Cisterciaj Monaĥoj de Tibhirine de 1993 ĝis ilia forkapto en 1996, Homoj kaj dioj sobre kaj humane elvokas demandojn pri fido, toleremo, kaj super ĉio, libereco. Rimarkindaj, Lambert Wilson kaj Michael Lonsdale faras kortuŝan kaj sinceran interpretadon. Profunde emocia, la filmo tuŝas la spektantaron kiel faras ĉefverkoj.
Teĥnikaĵoj
- Titolo: Des hommes et des dieux
- Lingvoj: franca, araba
- Reĝisoro: Xavier Beauvois
- Scenaro: Étienne Comar
- Dialogoj: Xavier Beauvois, Étienne Comar
- Produktoro: Étienne Comar
- Ekzekutiva produktoro: Frantz Richard, Martine Cassinelli
- Produkto: Armada Films, France 3 Cinéma, Why Not Productions
- Distribuo: Mars Distribution
- Dekoroj: Michel Barthelemy
- Kostumoj: Marielle Robaut
- Foto: Caroline Champetier
- Sono: Jean-Jacques Ferran, Éric Bonnard
- Loko de filmado: Moroko
- Muntado: Marie-Julie Maille
- Formato: Kolora - 2.35 : 1 - 35mm
- Ĝenro: Drama filmo
- Daŭro: 120 minutoj
- Aperdato: 8-a de septembro 2010 en Francio
Rolularo
- Lambert Wilson: Christian
- Michael Lonsdale: Luc
- Olivier Rabourdin: Christophe
- Philippe Laudenbach: Célestin
- Jacques Herlin: Amédée
- Loïc Pichon: Jean-Pierre
- Xavier Maly: Michel
- Jean-Marie Frin: Paul
- Abdelhafid Metalsi: Nouredine
- Sabrina Ouazani: Rabbia
- Abdallah Moundy: Omar
- Olivier Perrier: Bruno
- Farid Larbi: Alli Fayattia
- Adel Bencherif: Teroristo[2]
- Benaïssa Ahaouari: Sidi Larbi
- Idriss Karimi: Hadji
- Abdellah Chakiri: Kolonelo
- Goran Kostic: Kroata ĉefo
- Stanislas Stanic: Kroata laboristo 1
- Arben Bajraktaraj: Kroata laboristo 2
- Zhour Laamri: Edzino de Sidi Larbi
- Raouya: Vilaĝanino
- Farid Bouslam: Ahmed
- Fadia Assal: Edzino de Nouredine
- Maria Bouslam: Saloua
- Soukaïna Bouslam: Filino de Saloua
- Rabii Ben Johail: Teroristo 1
- Saïd Naciri: Teroristo 2
- Hamid Aboutaieb: Teroristo 3
- El Alaoui El Hassan: Ŝafisto
Rekompencoj
- Festivalo de Cannes 2010:
- Granda premio
- Ekumena premio de ĵurio
- Premio de Nacia Instruado
- 36-a ceremonio de César 2011:
- César por plej bona filmo
- César por plej bona vira dua rolo al Michael Lonsdale
- César por plej bona foto al Caroline Champetier
Referencoj
- ↑ Kion signifas la titolo de filmo « Des hommes et des dieux »?, analizo de titolo en mavocation.org
- ↑ Gazetara komuniko de la filmo