Jeroj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Nova paĝo: '''Jeroj''' estas komuna nomo de du mallongegaj vokaloj de la praslava lingvo kaj Slavono, kaj de la respondaj literoj en Kirilico ('''ь''' kaj '''ъ''') kaj [[Glagol...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:09, 5 feb. 2012

Jeroj estas komuna nomo de du mallongegaj vokaloj de la praslava lingvo kaj Slavono, kaj de la respondaj literoj en Kirilico (ь kaj ъ) kaj Glagolico (Ⱐ kaj Ⱏ).

Jeroj historiaj

La jeroj estiĝis el mallongiĝo de la prahindeŭropaj vokaloj i, u, kaj konservis ties kvaliton (sed ne kvanton).

Oni distingas do la du jerojn:

  • la jero granda (dika, malmola) ъ: vokalo malantaŭa, supozeble mallongega [u]
  • la jero malgranda (maldika, mola) ь: vokalo mezalta, antaŭa, supozeble mallongega [i].

Evoluo

En la parolfluo la jeroj povis aperi en pozicio kaduka aŭ en pozicio forta. Por klasi la poziciojn, necesas retroiri la fluon:

  • La finvorta jero estas kaduka (ekz-e domъ = domo).
  • Jero sekvata de plenvokala silabo estas kaduka (ekz-e dъva = du).
  • Jero sekvata de kadukjera silabo estas forta (ekz-e sЪnъ).
  • Jero sekvata de fortjera silabo estas kaduka (ekz-e šьvЬcь = tajloro).

En la posta evoluo la kadukaj jeroj malaperis (ekz-e pьsa→psa), kaj la fortpoziciaj jeroj iĝis plenaj vokaloj, malsamaj en diversaj lingvoj slavaj; ekz-e en la rusa lingvo ь→e (dьnь→ďeń), ъ→o (sъbъ→son).

Tiu procezo finiĝis en la 11-a jc. eo:Malmola signo (cirila alfabeto)