Šumava: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
RedBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.2) (robota aldono de: ka:შუმავა |
ZéroBot (diskuto | kontribuoj) e r2.7.1) (robota aldono de: hsb:Šumawa |
||
Linio 54: | Linio 54: | ||
[[he:יער בוהמיה]] |
[[he:יער בוהמיה]] |
||
[[hr:Češka šuma]] |
[[hr:Češka šuma]] |
||
[[hsb:Šumawa]] |
|||
[[it:Selva Boema]] |
[[it:Selva Boema]] |
||
[[ja:ベーマーの森]] |
[[ja:ベーマーの森]] |
Kiel registrite je 17:03, 4 jul. 2012
Šumava, (prononcu Ŝumava) estas 120 km longa montaro surlime inter Ĉeĥio, Germanio kaj Aŭstrio. La plej alta monto en Germanio nomiĝas Großer Arber (1456 m), en la ĉeĥa parto la plej alta monto estas Plechý (Plöckenstein, 1378 m).
Foje oni alkalkulas al ĝi alian montaron nord-okcidente de ĝi, 80 km longan, kiu ĉehe nomiĝas Český Les (Ĉeĥa Arbaro), germane Oberpfälzer Wald (Supra-Palatinata Arbaro).
En la ĉeĥa parto troviĝas samnoma nacia parko. La Bohemia Arbaro estas populara regiono por sportemuloj kaj naturŝatantoj.
Geografio
La Bohemia Arbaro etendiĝas pli-malpli de Česká Kubice/Furth im Wald nord-okcidente al Vyšší Brod sud-oriente (ĉ. 120 km). Ĉe ambaŭ finoj estas vojaj ligoj inter la najbaraj landoj: transirejo Česká Kubice/Furth im Wald inter Ĉeĥio kaj Germanio resp. Studánky/Weigetschlag inter Ĉeĥio kaj Aŭstrio. Inter tiuj du lokoj estas nur du vojaj ligoj tra la Bohemia Arbaro: Ĉe Železná Ruda/Bayerisch Eisenstein kaj ĉe Strážný/Philippsreut. Ĉe Česká Kubice kaj Železná Ruda estas ankaŭ fervojoj.
La germana parto apartenas preskaŭ tute al Malsupra Bavario, kun anguleto en Supra Palatinato. La aŭstra parto apartenas al Malsupra Aŭstrio. La ĉeĥa parto dividiĝas inter Sudbohemia regiono (distrikto Prachatice) kaj Regiono Plzeň (distrikto Klatovy).
Meze de la Bohemia Arbaro fontas Řasnice, Varma Vultavo kaj Malvarma Vultavo, kiuj kune formas la riveron Vultavo. Tiu fluas tra la suda parto de la Bohemia Arbaro kaj tie formas la bar-lagon Lipno.
-
Topografio
-
Nigra lago
-
Torfejo ĉe Borová Lada
-
Vintra pejzaĝo
-
Valbaraĵo Lipno
-
Rivero Vydra en Modrava
-
Flostunelo de Schwarzenberg
-
Vimperk, la plej granda urbo de Bohemia Arbaro