Dipatrino: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
{{Kunigu|Sankta Maria}}
{{Kunigu|Sankta Maria}}
[[Dosiero:Mary16thC.jpg|thumb|right|200px|Maria de Nazareto, la patrino de [[Jesuo]].]]'''Maria''' '''Dipatrino''' (greke, <cite>Theotokos</cite>, latine ''Mater Dei''): laŭ [[katolikismo]] kaj [[ortodoksismo]], [[Sankta Maria]] estas, paradokse, la patrino de [[Dio]]. La doktrino ekzistis almenaŭ ekde la [[2-a jarcento]], sed ĝi
[[Dosiero:Mary16thC.jpg|thumb|right|200px|Maria de Nazareto, la patrino de [[Jesuo]].]]'''Maria''' '''Dipatrino''' (greke, <cite>Theotokos</cite>, latine ''Mater Dei''): laŭ [[katolikismo]] kaj [[ortodoksismo]], [[Sankta Maria]] estas, paradokse, la patrino de [[Dio]]. La doktrino ekzistis almenaŭ ekde la [[2-a jarcento]], sed ĝi ne estis oficiale deklarita kiel doktrino ĝis [[431]] ĉe la
ne estis oficiale deklarita kiel doktrino ĝis [[431]] ĉe la
[[koncilio de Efeso]] por batali kontraŭ [[nestorianismo]].
[[koncilio de Efeso]] por batali kontraŭ [[nestorianismo]].



Kiel registrite je 12:58, 20 okt. 2012

Maria de Nazareto, la patrino de Jesuo.

Maria Dipatrino (greke, Theotokos, latine Mater Dei): laŭ katolikismo kaj ortodoksismo, Sankta Maria estas, paradokse, la patrino de Dio. La doktrino ekzistis almenaŭ ekde la 2-a jarcento, sed ĝi ne estis oficiale deklarita kiel doktrino ĝis 431 ĉe la

koncilio de Efeso por batali kontraŭ nestorianismo.

Nestorio, la tiama patriarko de Konstantinopolo, diris, ke Maria estas la patrino de Jesuo kiel homo, sed ne kiel Dio, kio ŝajnas memevidenta. Nestorio rigardis Jesuon kiel du personoj, unu homa, unu dia. Sed la Eklezio diris, ke Maria estas la patrino de la tuta Jesuo, ke la dieco kaj homeco de Jesuo estis tiel unuigita, ke la enkarniĝo estis tiel tuta, ke oni ne povas diri, ke Maria estas la patrino de unu parto de Jesuo, sed ne de la alia. Laŭ la formulo de Efeso, Jesuo estis unu persono (Jesuo), kiu unuigis en sin mem du naturojn (homo kaj Dio).

La disputo ne temas pri la naturo de Maria, sed pri la naturo de Jesuo Kristo. Do la demando tre gravas ĉar ĝi determinas la naturon de kristanismo mem.

La doktrino devenas de Aleksandrio, kiu emis emfazi la diecon de Kristo (dum la rivala urbo Antioĥia emis emfazi lian homecon).

La vorto uzata en la slavaj lingvoj, "bogoroditsa" estas tradukata kiel "Dinaskinto"

La greka, Theotokos (Di-portintino), estas malpli forta ol la latina (Mater Dei) aŭ Esperanto (Dipatrino): theo ja signifas "Dio" sed tokos indikas Marian ne kiel la patrino kaj implice la generintino, sed simple kiel la virino, kiu portis infanon en sia utero. La lingvo de la koncilio de Efeso (kaj multe de frua kristana teologio) estis la greka.

La titolo de Dipatrino estas menciata en la Ave Maria.

Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara Ŝablono:LigoElstara