Westerwald: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Roboto unuecigis titolon de lastaj sekcioj |
||
Linio 18: | Linio 18: | ||
* rivero [[Lahn (rivero)|Lahn]] - la sudorienta limo. |
* rivero [[Lahn (rivero)|Lahn]] - la sudorienta limo. |
||
== Vidu ankaŭ |
== Vidu ankaŭ == |
||
* [[Vestervalda lagaro]] |
* [[Vestervalda lagaro]] |
||
Kiel registrite je 02:11, 25 nov. 2014
La Westerwald [Vestavalt] aŭ esperantigita Vestervaldo estas germana mezmontaro, plejparte en la federacia lando Rejnlando-Palatinato, iom ankaŭ en Hesio kaj Nordrejn-Vestfalio. Geografie ĝi troviĝas meze inter la urbegoj Frankfurto ĉe Majno kaj Kolonjo, kiuj ambaŭ distancas ĉirkaŭ 100 kilometrojn.
Geologio
La geologie malnova montaro, kies plej alta pinto troviĝas 657 metrojn super marniveolo, kovras areon de 50 oble 70 kilometroj. En la malpli alta okcidenta parto ĝi konsistas el montetoj. La pli kruta orienta parto konsistas je 40 procentoj el arbaroj, tie oni la la montoj prenas ardezon, argilon, bazalton kaj ferajn mineralojn.
Etimologio
La nomo "Westerwald", germane por "Okcidenta Arbaro" devenas el la mezepoko kaj origine karakterizis la areon kiel "arbaro okcidente de la urbo Herborn". Ekde la mezo de la 19a jarcento post Kristo ĝi estas la ĝenerala esprimo por la regiono.
La mezalta montaro ankoraŭ ne havas esperantlingvan nomon. La plej taŭga ŝajnas esti Vestervaldo.[mankas fonto]
Limigaj riveroj
La sekvaj riveroj limigas la mezmontaron:
- rivero Rejno - la sudokcidenta limo,
- rivero Sieg [Zig] - la norda limo,
- rivero Dill - orienta limo, fluas en la riveron Lahn
- rivero Lahn - la sudorienta limo.