Sieg
Aspekto
Sieg | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio |
Longeco | 155,2 km |
Fluo | |
Fonto | la mezalta montaro Rothaar |
- Alteco super marnivelo | 603 m |
Enfluejo | inter Bonn kaj Troisdorf en la Rejnon |
- Alteco | 50 m |
Altecodiferenco | 556 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Siegen, Netphen, Hennef, Siegburg, Sankt Augustin, Troisdorf, Bonn |
La Sieg estas rivero en la okcidento de Germanio, kiu de oriento al okcidento fluas tra la federaciaj landoj Nordrejn-Vestfalio kaj Rejnlando-Palatinato de Germanio kaj inter la urboj Bonn kaj Troisdorf fluas en la Rejnon. La suma longeco de la rivero estas 155,2 km.
Etimologio
[redakti | redakti fonton]La nomo de la rivero ne havas ajnan rilaton al la vorto Sieg de la altgermana lingvo, kiu signifas "venko" aŭ "triumfo", sed venas de la kelta vorto „Sikkere“, kiu havas la signifon "rapida rivero". La same origine kelkaj nomoj de la riveroj Seine kaj Shannon estas etimologie parencaj.
Alfluantoj
[redakti | redakti fonton]Bildaro
[redakti | redakti fonton]-
la barita rivero apud Stromberg
-
ĉe la akvobarilo de la muelejo Unkel kun ŝtuparo por fiŝoj kaj glitilo por kanuoj la rivero plej larĝas
-
Post inundo kolektiĝas la birdoj, por kolekti eventuale restintajn fiŝojn
-
la rivera bordo apud Hennef-Stein
-
apud la urbo Siegburg
-
plia bildo de la enfluejo de la Sieg (ĉi tie dekstre) en la Rejnon