Imuna sistemo: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA; kosmetikaj ŝanĝoj
Neniu resumo de redakto
Linio 22: Linio 22:


[[Kategorio:Imuna sistemo| ]]
[[Kategorio:Imuna sistemo| ]]
[[Kategorio:Medicino]]

Kiel registrite je 18:44, 25 dec. 2015

La imuneca sistemo de plurĉela vivulo zorgas pri la defendo de ĉi tiu vivulo kontraŭ atakoj de virusoj, bakterioj, parazitoj, kanceriĝintaj ĉeloj, kaj iuj venenoj. La imunecaj sistemoj multe varias inter la vivuloj. Ĉe la mamuloj (kaj do ĉe la homo) ĝi organiziĝas en du partoj, ne tute sendependaj.

La "hormona" imuneca sistemo

Ĝi agas kontraŭ la bakterioj kaj virusoj en la korpaj likvaĵoj, kiel ekzemple la sango. Ĝiaj ĉefaj agantoj estas la imunoglobulinoj, produktitaj de la B-limfoĉeloj, kiuj devenas el la ostomedulo.

La "ĉela" imuneca sistemo

Ĝi zorgas pri la ĉeloj infektitaj de virusoj aŭ bakterioj kaj pri la kanceraj ĉeloj. Ĉefaj agantoj estas la T-limfoĉeloj, kiuj maturiĝas en la timuso post naskiĝo en la ostomedulo. Ekzistas du grandaj tipoj de T-limfoĉeloj:

  • la T-ĉelvenenaj limfoĉeloj (TĈ) rekonas la infektitajn ĉelojn per rekoniloj, kiuj testas la eksteran membranon de aliaj ĉeloj. La rekonitaj ĉeloj estas detruitaj kune kun la viruso, kiun ili entenas.
  • la T-helpantaj limfoĉeloj interagas kun la makrofagoj (kiuj englutas la danĝerajn substancojn) kaj ankaŭ produktas citokinojn, kiuj stimulas la multobliĝon de la limfoĉeloj T kaj B.

Al la T-limfoĉeloj aldoniĝas la t. n. "NM-ĉeloj" (por Natura Murdisto aŭ Natura Mortiganto, do Natural Killer – NK en la angla). Ĉi tiuj ĉeloj rolas interalie komence de la gravedeco, kiam la feto devas protekti sin por supervivi en la patrina utero.

Bildaro