Timuso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
situo kaj orientiga skemo de homa timuso (priskribo angla).
timuso de matura homa feto (priskribo germanlingva)

La timuso (de la latina thymus, origine de la malnovgreka θυμός, timós) estas organo de la limfata sistemo de vertebruloj, do ankaŭ de homoj. Ĝi ĉe kvarpiede moviĝantaj mamuloj situas en la mediastino antaŭ la koro kaj super la sternumo, ĉe staranta homo koresponde super la koro kaj malantaŭ la sternumo. Ĉe iuj mamulaj bestoj - ekzemple parhufulojkobajoj - ĝi ankaŭ etendiĝas tra granda parto de la kolo, kaj ĉe birdoj situas ekskluzive en la kolo. Post kiam la organismo atingas kapablon sekse reproduktiĝi, la timuso fiziologie perdas sian funkcion kaj ŝanĝatas al senfunkcia grasa histo.

Anatomio kaj funkcio[redakti | redakti fonton]

La homa timuso estas dubranĉa organo: ĉe novnaskita bebo ĉiu el la du duonoj longas pli-malpli 5 centimetrojn kaj larĝas pli-malpli 2 centimetrojn. En la unuaj du vivjaroj la organo ankaŭ iom kreskas, ĝis la pubera aĝo tiam tenas sian grandon, kaj tiam pli kaj pli anstataŭiĝas per senfunkcia grasa histo.

La aliaj memuloj havas du simetriajn kolajn branĉojn, centran istmon kaj unu torakan lobon. Birboj ĉe ambaŭ flankoj laŭlonge de la kolo havas plurajn malgrandajn timusajn lobojn.

Aparte en la timusa mjelo ĉe homoj kaj la plej multaj aliaj vertebruloj situas la tiel nomataj Hassall-korpetoj, limfata histo tipa por la organo. En la ogano sangaj ĉeloj nomataj timusocitoj ("pra-T-limfocitoj") transformiĝas al T-limfocitoj. La timusocitoj el la vertebra mjelo tra la sanga sistemo migras al la timusa ŝelo, poste trairas la timuson de ekstere internen kaj dum tiu proceso maturiĝas. Komence per hazra rekombinado ekestas limfocitoj kontraŭ ĉiaj eblaj celmolekuloj. El la timuso por timusocitoj nepasebla membrano inter la organo kaj la sanga sistemo evitas la kontakton al antigenoj de el ekster la korpo. Tiuj limfocitaj klonoj, kiuj povas rekoni enkorpajn MHC-molekulojn kaj sekve estas funkciopovaj por la homa imuna sistemo, reproduktiĝas en la timuso, dum aliaj klonoj estas malkonstruataj. La rekono de la enkorpaj MHC-molekuloj kombine kun eleksterkorpaj antigenoj poste aktivigas la specifan imunan defendon kontraŭ eleksterkorpaj substancoj. En dua paŝo tiuj T-limfocitoj, kiuj direktiĝas kontraŭ enkorpaj antigenoj kaj atakus enkorpajn ĉelojn, estas same malkonstruataj. La rezultaj T-limfocitoj do toleras la histon de la propra organismo, sed specife atakas korpofremajn antigenojn. De la timuso la rezultaj T-limfocitoj tra la sanga sistemo migras al la duarangajn limfatajn organojn, kie ili povas ekaktiviĝi en kazo de bezono.

Antikva helena medicino[redakti | redakti fonton]

La antikvaj helenaj medicinistoj opiniis, ke en la timuso situus la θυμόςtimós, kio tradukeblas per "vivoforto" aŭ ankaŭ "emociaro". Pluraj medicinaj fakterminoj kiel katatimio kaj paratimio havas sian etimologian radikon en tiu antikva koncepto.