Katatimio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

La neologisma psikiatria faktermino katatimio - el la malnovgrekaj vortoj κατά- (kata-) kaj ὁ θυμόςtimós) "emociaro" estas

  1. sen psika malsano, stato de profunda senstreĉiĝo aŭ "duondormo", en psikoterapio foje intence starigata per la metodaroj de hipnoterapio aŭ de katatimi-imaga psikoterapio, por simpligi imagadon sen tro forta bremsado fare de la racio, kaj
  2. kadre de psika malsano, ŝanĝoj de pensado, perceptado kaj memoroj kompareblaj al paranojo, en kiu povas perceptiĝi "duondormaj" internaj bildoj aŭ kvazaŭ-sonĝoj. Ofte la emocioj ŝanĝiĝas, parte sub la influo de konsciaj aŭ subkonsciaj deziroj aŭ timoj. La emocia ŝanĝo en tia psikiatria katatimio kutime direktiĝas al depresio kaj apatio, do al malpli da psika aktiveco, tre malofte al eŭforio kaj grandiĝanta psika aktiveco.

La antikvaj helenaj medicinistoj supozis, ke la "vivoforto" kaj "emociaro" de homo, kiujn ili nomis θυμός (timós), lokiĝus en la limfata organo timuso, kaj do ankaŭ la fenomeno de "duondormaj" internaj bildoj aŭ kvazaŭ-sonĝoj lokiĝus en tiu organo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]