Helpo:Apartigiloj: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Koherigo de mencioj pri "Krampo" (= forigo de "Blua Lago"); forigo de misuzoj de korekt- -> ĝust-; raciigo de "apartig(il)o".
786r (diskuto | kontribuoj)
Linio 40: Linio 40:


== Apartigitaj paĝoj ==
== Apartigitaj paĝoj ==
En apartigitajn paĝojn vi povas enmeti la ŝablonon {{ŝ|Apartiga paĝo}} aŭ {{ŝ|AliajSignifoj}} por gvidi legonton al aliaj signifoj kiuj povus esti serĉataj sub tiu titolo.
En apartigitajn paĝojn vi povas enmeti la ŝablonon {{ŝ|aliaj signifoj}} por gvidi legonton al aliaj signifoj kiuj povus esti serĉataj sub tiu titolo.


== Orfigo de apartigiloj ==
== Orfigo de apartigiloj ==

Kiel registrite je 17:36, 5 jul. 2016

En Vikipedio, apartigi signifas solvi la problemon pri samnomaj paĝoj priskribantaj malsamajn temojn, kiuj povas konfuzi dum serĉado.

Ekzemple, iu kreas ligilon al Krampo ([[Krampo]]) sed al kio rilatas la vikiligilo? La vorto "Krampo" havas plurajn signifojn kaj plurajn artikolojn:

Paĝo pri apartigo

En la paĝo pri apartigo, bonvolu enmeti simplan enkondukan frazon. Ekzemple:

Krampo havas plurajn signifojn:

Poste, bonvolu aboce listigi, per asteriskoj ĉe linia komenco(*), ĉiujn paĝojn, kiuj bezonas apartigilon:

* [[Krampo (fiksilo)]]
* [[Krampo (interpunkcio)]]

Se la apartigilo enhavas ligilojn pri pluraj temoj, bonvolu krei sekciojn:

== Muziko ==
* [[Ligilo 1]]
* [[Ligilo 2]]
* [[Ligilo 3]]
== Literaturo ==
* [[Ligilo 4]]
* [[Ligilo 5]]
* [[Ligilo 6]]

Bonvolu prefere aldoni priskribon al ligilo, por ke la uzanto bone komprenu, kiu estas la ĝusta ligilo:

* [[Krampo (fiksilo)|Krampo]], metalpeco, kutime el kuprita aŭ zinkita ŝtalo, por kunligi paperfoliojn aŭ similaĵojn
* [[Krampo (interpunkcio)|Krampo]], interpunkcia marko

Finfine bonvolu enmeti la ŝablonon {{apartigilo}} sube en la paĝo. Tiel la sekva mesaĝo aperos:

La ŝablono aŭtomate aldonas la paĝon al kategorio:Apartigiloj.

Tia paĝo similas al paĝo de vortaro. Memoru ankaŭ, ke Vikipedio ne estas vortaro.

Apartigitaj paĝoj

En apartigitajn paĝojn vi povas enmeti la ŝablonon {{aliaj signifoj}} por gvidi legonton al aliaj signifoj kiuj povus esti serĉataj sub tiu titolo.

Orfigo de apartigiloj

Plejparte, la ligiloj ligas rekte al ĝustaj paĝoj pri iu temo, ne al apartigilo (krom maloftaj okazoj). La kreado de apartigilo sen orfigi ĝin malplifunkciigas Vikipedion. Pro tio, la ŝablono {{Apartigilo}} invitas antaŭeniri kaj ĝustigi la ligilon.

Antaŭ krei apartigilon nomatan Krampo, alklaku ĉe "Helpo:Kio ligas ĉi tien? (alilingve)" (en la menuo "Iloj") por trovi ĉiujn paĝojn, kiuj enhavas ligilon al apartigilo kaj ĝustigu tiujn ligilojn. Tiel la ligilo ligos al ghusta paĝo, ne al apartigilo. En kelkaj okazoj oni povas peti pri la uzo de roboto.

Notu: Oni povas enmeti nur | ĉe la fino de la ligiloj, kiuj enhavas krampojn: [[Krampo (fiksilo)|]]; MediaVikio aŭtomate kaŝos la krampon kun ĝia enhavo: [[Krampo (fiksilo)|Krampo]].

Vidu ankaŭ