Nova paĝo kun '{{Informkesto lingvo}} La '''tubanta''' estas dialekto de la nedersaksa lingvo. Ĝi estas parolata ĉiutage de proksimume 62 %<ref>Bloemhoff, H. et al. Taaltelling Neders...'
La formo de pluralaj substantivoj dependas de la genro de la vorto. La tubanta havas 3 genrojn: vira, ina kaj neŭtra.
Vira genro
La pluralo por viraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de umlaŭto kaj vortfina -e al la substantivo.
Tubante
Esperante
eenn hoond
unu hundo
twee heunde
du hundoj
Ina genro
La pluralo por inaj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -n al la substantivo.
Tubante
Esperante
ene komme
unu bovlo
twee komn
du bovloj
Neŭtra genro
La pluralo por neŭtraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -er al la substantivo.
Tubante
Esperante
een keend
unu infano
twee keender
du infanoj
Se la neŭtra substantivo havas malantaŭan vokalon, ĝi ankaŭ ricevas umlaŭton kaj -er.
Tubante
Esperante
een book
unu libro
twee beuker
du libroj
Diminutivo kaj pluralo
Tubante
Esperante
een kumke
unu bovleto
twee kumkes
du bovletoj
Referencoj
↑Bloemhoff, H. et al. Taaltelling Nedersaksisch: Een enquête naar het gebruik en de beheersing van het Nedersaksisch in Nederland. Groningen: Sasland (2005). 39-40.