Saltu al enhavo

Tventa dialekto

Pending
El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tventa dialekto
Tweants
moderna lingvo • dialekto
malaltsaksa lingvo
Parolata en Nederlando
Denaskaj parolantoj ĉ. 340,000 (2003)
Skribo latina alfabeto
Oficiala statuso
Oficiala lingvo en Nederlando
Lingvaj kodoj
Lingvaj kodoj
  ISO 639-3 twd
  Glottolog twen1241
Angla nomo Tweants
Franca nomo twents
Vikipedio
v • d • r

La tventa (tvente: Twents aŭ Tweants, nederlande: Twents) estas dialekto de la malaltsaksa lingvo. Ĝi estas parolata ĉiutage de proksimume 62 %[1] da loĝantoj de Twente, regiono en la nederlanda provinco Overiselo, apud la limo de Germanujo. Ne ekzistas norma tventa lingvo, ĉiu urbo kaj vilaĝo havas propran lokan varianton, sed homoj kiu parolas la tventan povas kompreni la aliajn variantojn. Tial homoj nomas la lingvon ne ĉiam la tventa, sed ofte uzas la nomon de la loka varianto. Multaj gepatroj nuntempe eduki iliajn gefilojn en la Nederlanda, tamen la aprecado de la lingvo kreskas dum la lastajn jarojn.

La tventa ne havas norman elparolon aŭ ortografion; ĉiuj vilaĝoj havas sian propran lokan variaĵon.

Monoftongaj fonemoj
Antaŭa Centra Malantaŭa
malrondigita rondigita malrondigita rondigita
mallonga longa mallonga longa mallonga longa mallonga longa
Malvasta i iː y yː u uː
Preskaŭ malvasta ɪ ɪː ʏ ʏː ʊː
Mezvasta ɛ ɛː œ œː ə ɔ ɔː
Vasta a aː
Diftongaj fonemoj
Komenca punkto Fina punkto
Antaŭa Malantaŭa
Preskaŭ malvasta ɪi
Duonvasta ɛi ɔu
Ekzemplaj vortoj por vokaloj
Mallonga Longa
Fonemo IFA Ortografio Signifo Fonemo IFA Ortografio Signifo
/i/ /i/ ie 'vi' /iː/ /ˈriːʝə/ riege 'palisumi'
/y/ ekzemplo bezonata /yː/ /byːl/ buul 'sako'
/u/ /hus/ hoes 'domo' /uː/ /uːl/ oel 'strigo'
/ɪ/ /vɪs/ vis 'fiŝo' /ɪː/ /kɪːnt/ keend 'infano'
/ʏ/ /ˈbrʏməl/ brummel 'rubusoj' /ʏː/ /lʏː/ leu 'popolo'
/ʊː/ /blʊːm/ bloom 'floro'
/ɛ/ /bɛk/ bek 'buŝo' /ɛː/ /kɛːrk/ keark 'kirko'
/œ/ /lœs/ lös 'loza' /œː/ /ˈɪːnlœːstɪx/ éénlöastig
/ə/ /ˈbrʏməl/ brummel 'rubusoj'
/ɔ/ /kɔp/ kop 'taso' /ɔː/ /skɔːp/ skoap 'ŝafo'
/a/ /tak/ tak 'branĉo' /aː/ /aːp/ aap 'simio'
/ɪi/ /nɪi/ nij 'nova'
/ɛi/ /vlɛis/ vleis 'viando'
/ɔu/ /slɔu/ slouw

Gramatiko

[redakti | redakti fonton]

Estanteco

[redakti | redakti fonton]
TventeEsperante
ik lopemi promensas
iej looptvi promenas
hee löpli promenas
zee löpŝi promenas
wie looptni promenas
ieleu looptvi promenas (plurale)
zee looptili promenas

Estinteco

[redakti | redakti fonton]
TventeEsperante
ik leupemi promenis
iej leupnvi promenis
hee leupli promenis
zee leupŝi promenis
wieleu leupnni promenis
ieleu leupnvi promenis (plurale)
zee leupnili promenis

La formo de pluralaj substantivoj dependas de la genro de la vorto. La tventa havas 3 genrojn: vira, ina kaj neŭtra.

Vira genro

[redakti | redakti fonton]

La pluralo por viraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de umlaŭto kaj vortfina -e al la substantivo.

TventeEsperante
eenn hoondunu hundo
twee heundedu hundoj

Ina genro

[redakti | redakti fonton]

La pluralo por inaj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -n al la substantivo.

TventeEsperante
ene kommeunu bovlo
twee komndu bovloj

Neŭtra genro

[redakti | redakti fonton]

La pluralo por neŭtraj vortoj ĝenerale estas farita per aldono de vortfina -er al la substantivo.

TventeEsperante
een keendunu infano
twee keenderdu infanoj

Se la neŭtra substantivo havas malantaŭan vokalon, ĝi ankaŭ ricevas umlaŭton kaj -er.

TventeEsperante
een bookunu libro
twee beukerdu libroj

Diminutivo kaj pluralo

[redakti | redakti fonton]
TventeEsperante
een kumkeunu bovleto
twee kumkesdu bovletoj

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Bloemhoff, H. et al. Taaltelling Nedersaksisch: Een enquête naar het gebruik en de beheersing van het Nedersaksisch in Nederland. Groningen: Sasland (2005). 39-40.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]