Parc des Princes: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
KuBOT (diskuto | kontribuoj) e Anstataŭigo de ne plu uzota Ŝablono:EL; vidu VP:DT en Marto 2017; kosmetikaj ŝanĝoj |
Forigis la dosieron ParcDesPrinces_juillet2016.jpg forigitan el la Komunejo de Daphne Lantier: per c:Commons:Deletion requests/File:ParcDesPrinces juillet2016.jpg |
||
Linio 2: | Linio 2: | ||
| nomo = Parc des Princes |
| nomo = Parc des Princes |
||
| eonomo = Parko de Princoj |
| eonomo = Parko de Princoj |
||
| bildo = |
| bildo = |
||
| loko = [[Parizo]], [[Francio]] |
| loko = [[Parizo]], [[Francio]] |
||
| latitudo = 48/50/29/N |
| latitudo = 48/50/29/N |
Kiel registrite je 00:34, 11 apr. 2017
Parko de Princoj | |||
---|---|---|---|
Parc des Princes | |||
plurcela stadiono | |||
Situo | |||
Loko | Parizo, Francio Francio | ||
Geografia situo | 48° 50′ 29″ N, 2° 15′ 11″ O (mapo)48.8413888888892.2530555555556Koordinatoj: 48° 50′ 29″ N, 2° 15′ 11″ O (mapo) | ||
| |||
Datumoj | |||
Konstruadita | 1890-aj jaroj (renovigoj en 1932, 1972, 2012-2016.) | ||
Malfermita | la 18-an de julio 1897 kiel velodromo, ekde 1899 ankaŭ futbala stadiono | ||
Posedanto | klubo Paris Saint-Germain | ||
Surfaco | herbo | ||
Kosto | 90 milionoj da francaj frankoj (renovigo de 1972) | ||
Kapacito | 49 691 (en internaciaj futbalmatĉoj 48 583) | ||
Dimensioj | 105 x 68 m | ||
Retejo | Oficiala retejo | ||
La Parko de Princoj, aŭ franclingve Parc des Princes, estas renoma kaj tradicia stadiono en la urbo Parizo de Francio: laŭ la stato de somero 2016 ĝi principe povas gastigi 49 000 spektantojn dum futbalaj aŭ rugbeaj maĉoj, sed en internaciaj futbalmatĉoj antaŭvidiĝas maksimume 44 283 spektantoj. La stadiono estis inaŭgurita je la 18-a de julio 1897 kiel velodromo, ekde 1899 ankaŭ uziĝis kiel futbala stadiono, kaj nun estas posedata fare de la futbala klubo Paris Saint-Germain.
En 1900 la monda ĉampionado de biciklado okazis en la stadiono, kaj inter la jaroj 1903 kaj 1967 la renoma bicikla konkuro Tour de France solene finiĝis en la stadiona velodromo. En 1967 la velodromo tamen forpreniĝis, la stadiono ĝis la jaro 1972 trakonstruiĝis al moderna futbala stadiono kaj ekde tiam nur havas tiun funkcion. Krome ankaŭ en 1932, 2012, 2013–2014 kaj 2015–2016 okazis signifaj trakonstruoj. De 1905 ĝis 1997 kaj en 2007 la stadiono estis la hejma stadiono de la vira franca nacia teamo de futbalo, estis eventejo inter alie de la Futbala Mondpokalo 1938, de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1960, de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1984 kaj de la Futbala Mondpokalo 1998. Ĝis la konstruo de la Stadiono de Francio de Saint-Denis en 1998 la stadiono Parko de Princoj havis la titolon de "nacia stadiono".
Krom futbalo, la stadiono kapablas enteni aliajn sportajn konkuradojn kaj okazigas koncertojn kaj grandajn spektaklojn. Ĝi inter alie estas unu el dek eventejoj de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2016.