Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Eksteraj ligiloj kaj do referencoj
Neniu resumo de redakto
Linio 28: Linio 28:
{{Portalo|Lingvo|Esperanto}}
{{Portalo|Lingvo|Esperanto}}
* {{Oficiala retejo}}
* {{Oficiala retejo}}
* [http://search.obvsg.at/primo_library/libweb/action/display.do?tabs=detailsTab&ct=display&fn=search&doc=ONB_aleph_acc000963781&indx=1&recIds=ONB_aleph_acc000963781&recIdxs=0&elementId=0&renderMode=poppedOut&displayMode=full&frbrVersion=&frbg=&&vl(1UI0)=contains&dscnt=0&scp.scps=scope%3A%28ONB_aleph_esperanto%29&tb=t&vid=ONB&mode=Basic&srt=rank&tab=onb_sondersammlungen&dum=true&vl(freeText0)=Plena%20manlibro%20de%20esperanta%20gramatiko&dstmp=1504551855665 Katalogo de] [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
* [http://anet.ua.ac.be/desktop/ehc/core/index.phtml?language=&euser=&session=&service=opacehc&robot=&deskservice=desktop&desktop=ehc&workstation=EHC-LZ&extra= Katalogo de] [[Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]] : entajpu la vortojn "plena manlibro".


[[Kategorio:Gramatiko de Esperanto]]
[[Kategorio:Gramatiko de Esperanto]]
[[Kategorio:Esperanto en interreto]]
[[Kategorio:Esperanto en interreto]]
[[Kategorio:Antverpena Lingvo-libraro]]
[[Kategorio:Antverpena Lingvo-libraro]]
[[Kategorio:Katalogo de Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]]
[[Kategorio:Katalogo de Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience]]

Kiel registrite je 19:16, 4 sep. 2017

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko
libro pri gramatiko
Aŭtoroj
Aŭtoro Bertilo Wennergren
Lingvoj
Lingvo Esperanto
Eldonado
Eldondato 2006, 2013, 2016
Eldoninto Esperanto‑Ligo por Norda Ameriko
Trajtoj
Paĝoj 696
ISBN 978-0-939785-07-0
OCLC 311169563
vdr

La Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko (PMEG) estas libro, kiu klarigas la Esperanto-gramatikon en facile komprenebla maniero. Ĝi estas verkita ĉefe de Bertilo Wennergren[1]. Ĝi celas ordinarajn Esperantistojn, kiuj volas studi la gramatikon, vortfaradon, skribon, kaj elparolon de tiu lingvo[2].

Por plifaciligi la komprenon[3], ĝi ne uzas tradiciajn gramatikajn terminojn[4]. Ekzemploj de la uzataj terminoj estas O-vorto anstataŭ “substantivo” kaj “rolvorteto” anstataŭ “prepozicio”. Tiuj novspecaj gramatikaj terminoj aldone pli taŭgas por priskribi Esperanton ol la tradiciaj terminoj. Ekzemple, laŭ la tradiciaj terminaro, la vortoj “tiu”, “ambaŭ” kaj “ties” estus adjektivoj, sed ili kondutas tre malsame al la adjektivoj finiĝantaj per “a”; la termino A-vorto kungrupigas vortojn, kiuj kondutas simile[5].

La unua papera eldono, de 2006.

PMEG estas ĉefe praktika lernilo, do ĝi ne celas esti teoria verko por lingvistoj, male de la Plena Analiza Gramatiko, kiun oni taksis la plej granda esplora projekto pri Esperanta gramatiko ĝis la eldono de PMEG[6].

De 1995 ĝis 2006, PMEG ekzistis nur en interreto[7], sed ekde 2006 ankaŭ aĉeteblas la papera versio, eldonita de Esperanto‑USA.

Pri la enhavo de PMEG respondecas nur Wennergren, sed helpis en la verkado multaj aliaj personoj.

Referencoj

  1. Nova Pomego estos eĉ pli korekta. Libera Folio (2016-05-27). Arkivita el la originalo je 2016-05-27.
  2. DESMET', Petro. La unua Zamenhof‑monumento de la 21a jarcento: dika Pomego!. Monato, p. 5 (2006). Alirita 2016-07-02.
  3. Broadribb, Donald (2000). "Monato". Alirita je 2016-06-26.
  4. Kris, Alen (2006). “Amaraj provoj”, La Ondo de Esperanto. (2006 №11 (145)). Alirita 2016-06-26.. 
  5. Wennergren, Bertilo. La gramatikaj terminoj en PMEG (2006-11-28). Arkivita el la originalo je 2016-04-10.
  6. Sutton, Geoffrey. (2008) Concise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto, 1887-2007. Mondial, p. 172. ISBN 978-1-59569-090-6.
  7. Dorcas, Filipo. PMEG is available now! (angle). Esperanto‑USA (2006). Arkivita el la originalo je 2016-04-17.

Eksteraj ligiloj