Fondumo Esperanto-säätiö: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Alifono (diskuto | kontribuoj) eNeniu resumo de redakto |
Alifono (diskuto | kontribuoj) →Eksteraj ligiloj: Fondumo Esperanto-säätiö |
||
Linio 13: | Linio 13: | ||
== Eksteraj ligiloj == |
== Eksteraj ligiloj == |
||
Oficala retejo de [http://www.helsinki.fi/~jslindst/fes.html Fondumo Esperanto] |
Oficala retejo de [http://www.helsinki.fi/~jslindst/fes.html ''Fondumo Esperanto-säätiö''] |
||
(finna, angla) [https://www.prh.fi/fi/index.html Administracio de Patentoj kaj Registroj] |
(finna, angla) [https://www.prh.fi/fi/index.html Administracio de Patentoj kaj Registroj] |
Kiel registrite je 20:42, 21 jul. 2018
Fondumo Esperanto (la oficiale registrita nomo estas Fondumo Esperanto-säätiö) estas Finnlanda fondumo establita en 1955. Ĝian bazan kapitalon donacis la geedzoj Marke kaj Vilho Setälä. D-ro Vilho Setälä (1892–1985) estis unu el la plej gravaj finnaj esperantistoj de la pasinta jarcento.
Kvankam ĝi nuntempe ne plu eldonas librojn, dum la vivo de Setälä la Fondumo estis grava esperanta libro-eldonejo, kiu i.a. eldonis represojn de romanoj de Jean Forge, verkojn de Adolf Holzhaus pri Zamenhof kaj Esperanto, la esperantan tradukon de Kalevala (1964) kaj plurajn lernilojn, inter kiuj la plej disvastigita estas la tutmonde uzebla lernolibro Privilegia vojo al lingvoscio: Esperanto de Vilho Setälä (unua eldono 1958).
La Fondumo estas memstara jura persono, aganta sub la kontrolo de Registrejo de Fondumoj, kiun prizorgas Administracio de Patentoj kaj Registroj sub la Finnlanda Ministerio de Justico.
Laŭ sia nuna statuto ĝi unuavice subtenas Esperanto-agadon en Finnlando per subvencioj kaj stipendioj[1], sed okaze ankaŭ al eksterlandanoj kiel ekzemple por traduko de la infanlibro Sep fratoj de Aleksis Kivi en la bengalan surbaze de la Esperanta traduko[1].
Vidu ankaŭ
Eksteraj ligiloj
Oficala retejo de Fondumo Esperanto-säätiö
(finna, angla) Administracio de Patentoj kaj Registroj