Efim Feofanoviĉ Spiridoviĉ: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Hectoralos (diskuto | kontribuoj)
eNeniu resumo de redakto
Vidu ankaŭ
Linio 5: Linio 5:
Laŭ [[Nikolaj Stepanov|Nikolaj P. Stepanov]], Spiridoviĉ mortis en 1958 en siberia maljunulejo, post multjara restado en punlaborejo.
Laŭ [[Nikolaj Stepanov|Nikolaj P. Stepanov]], Spiridoviĉ mortis en 1958 en siberia maljunulejo, post multjara restado en punlaborejo.


== Vidu ankaŭ ==
[[Gulago|GULAG]]
[[Kategorio:Sovetiaj esperantistoj|Spiridoviĉ, Efim Feofanoviĉ]]
[[Kategorio:Sovetiaj esperantistoj|Spiridoviĉ, Efim Feofanoviĉ]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1891|Spiridoviĉ, Efim Feofanoviĉ]]
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1891|Spiridoviĉ, Efim Feofanoviĉ]]

Kiel registrite je 21:44, 10 aŭg. 2020

Efim Feofanoviĉ SPIRIDOVIĈ (naskiĝis en 1891; mortis en 1958) estis belorusa kaj sovetia esperantisto.

Li laboris kiel ĵurnalisto (de 1918) kaj instruisto-lektoro pri politika ekonomio kaj ekonomia geografio. De 1931 li estis scienca laboranto de Moskva kaj Ĥarkova scienc-esploraj institutoj de lingvoscienco. Li esploris la teorion de internacia helpa lingvo laŭ marksisma vidpunkto. Li estis aŭtoro de rusa-esperanta vortaro, 1926 kaj 1928; grava studo ruslingva „Lingvoscienco kaj lingvo internacia,“ 1931, aperinta ankaŭ en japana traduko de Ooŝima Joŝio, kaj multaj artikoloj samtemaj en SEU-gazeto, Sennacieca Revuo, La Nova Etapo. Li aliĝis al la Lingva Komitato en 1929.

Laŭ Nikolaj P. Stepanov, Spiridoviĉ mortis en 1958 en siberia maljunulejo, post multjara restado en punlaborejo.

Vidu ankaŭ

GULAG