Kropswolde: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
eNeniu resumo de redakto
eNeniu resumo de redakto
Linio 1: Linio 1:
'''Kropswolde''' ({{koordinatoj|53_09_N_06_43_E|53° 09' N 06° 43' E}}) estas torfeja vilaĝo en la komunumo [[Hoogezand-Sappemeer]] en la provinco [[Groningen_%28provinco%29|Groningen]] ĉe la [[Zuidlaardermeer]] (lago de [[Zuidlaren]]).
'''Kropswolde''' ({{koordinatoj|53_09_N_06_43_E|53° 09' N 06° 43' E}}) estas [[Torfejo|torfeja]] vilaĝo en la komunumo [[Hoogezand-Sappemeer]] en la provinco [[Groningen_%28provinco%29|Groningen]] ĉe la [[Zuidlaardermeer]] (lago de [[Zuidlaren]]).


'''Enloĝantoj''': 1.747 (en la jaro 2004)
'''Enloĝantoj''': 1.747 (en la jaro 2004)

Kiel registrite je 18:39, 10 maj. 2007

Kropswolde (53° 09' N 06° 43' E Mapo) estas torfeja vilaĝo en la komunumo Hoogezand-Sappemeer en la provinco Groningen ĉe la Zuidlaardermeer (lago de Zuidlaren).

Enloĝantoj: 1.747 (en la jaro 2004)

La vilaĝnomo estis unuafoje, kun certeco, menciita en ĉarto el la jaro 1249. La monaĥinejo de Essen aŭ Yesse, situante proksime al la vilaĝo Haren havis multajn bienkampojn en la ĉirkaŭaĵo. La monaĥinejo, je propraj kostoj, kulturigis longajn parcelojn el la marĉo oriente de la Lago de Zuidlaren. Kun loĝantoj de Crepeswolde ekestis malkonsento pri tri el tiuj parceloj. Pri ĉi tiu malkonsento troviĝas en la ŝtatarkivo de Groningen kopio de la dato 18-a de oktobro 1249.

Pli frua mencio:

  • en la analoj de Tacito (Lib.IV.73) estis menciita vilao nomata Cruptoricis kiu troviĝas en Nord-Nederlando (ĉerpita el la donacletero de Hendrik III al la Sankt-Martena kirko de Utrecht el la jaro 1040 kaj priskribita de Prof. Ypey kaj Mag. Feith en ilia libro "Oudheden van het Gorecht en Groningen" (Antikvaĵoj de la Gorecht kaj Goningen))
  • historiverkisto Benninga parolas pri bieno apartenante al iu Cruptorix

En la 14-a jarcento Kropswolde kune kun Foxhol apartenis al de Vrijheid van Groningen (la libereco de Groningen).

En la 15-a jarcento ĝi estis kolonio de torfofosistoj el la urbo Groningen. Torfo estis tranportita al Groningen tra la rivero Hunze. La ŝiptrafiko sur la Hunze estis regata de la Schuitenschuiversgilde (Boatŝova gildo); fondita en 1403 kun la celo transporti torfon el la regiono ĉirkaŭ Kropswolde. Krom la Schuitenschuiversgilde nur loĝantoj de Kropswolde, Wolfsbarge kaj Westerbroek rajtis transporti torfon, kondiĉe ke iliaj ŝipoj havis malpli da kapacito ol tiuj de la gildo.

Ĝis en la 20-a jarcento estis sufiĉe da resttorfejo por elfosi torfon. Post la elfosado de torfo la valgrundo estis antaŭ ĉio uzata por agrokulturo.

En 1798 dum la tempo de la Batava Respubliko Kropswolde estis klasifikita kiel paroĥo kune kun Lula kaj Windeweer.

Konstruaĵoj