Horst Tappert: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pawla (diskuto | kontribuoj)
Nova paĝo: thumb|right|270px|Kiel ''Inspektoro Derrick'' Horst Tappert estis videbla en 104 landoj. '''Horst Tappert''' (* {{dato|26|majo|1923}} en [...
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 12:49, 8 aŭg. 2007

Kiel Inspektoro Derrick Horst Tappert estis videbla en 104 landoj.

Horst Tappert (* 26-a de majo 1923 en Wuppertal-Elberfeld) estas germana aktoro.

Kariero ĉe teatro

Post reveno el militkaptiteco li iĝis librotenisto ĉe teatro en Stendal (Saksio-Anhaltio) kaj de 1946 instruiĝis pri aktorado. Li estis aktoro ĉe la teatroj de Köthen, Göttingen (1949-1950), Kassel (1950-1951), Bonn (1951-1953), Wuppertal kaj Kammerspiele Munkeno (1956-1967). De 1967 Tappert laboris kiel libera aktoro.

Kariero ĉe kino kaj televido

Fine de la 1950-aj jaroj li ekaktoris en kino- kaj televidfilmoj. Lia granda sukceso komencis en 1966 per trifilma serio Die Gentlemen bitten zur Kasse (La ĝentlemanoj petas al kaso) pri la granda trajnprirabo (1963), en kiu li ludis la rolon de poŝttrajnrabisto Michael Donegan. En 1968 li ŝanĝis la genron de fripono al tiu de leĝprotektisto: en Edgar-Wallace-filmoj li ludis Scotland-Yard-inspektoron Perkins.

Scenaristo Herbert Reinecker verkis la serion „Derrick“, en kiu Tappert ludis la titolan rolon de ĉefinspektoro Stephan Derrick subtenata de sia asistento Harry Klein (ludata de Fritz Wepper). Oni filmis la serion depost 1973. Ĝi estis granda sukceso, ne nur ĉe germana publiko. La serio estis vendita al 104 landoj. La lasta seriero estis la 281-a en 1998.

Horst Tappert vivas en Gräfelfing apud Munkeno, en tria geedzeco edziĝinta de 1957 kun Ursula nask. Pistor. Li havas tri gefilojn.


Filmografio (elekto)

  • 1958 Wir Wunderkinder, kun Hansjörg Felmy, Robert Graf, Johanna von Koczian
  • 1962 Das Halstuch (TV-filmo), kun Heinz Drache, Albert Lieven, Erica Beer, Erwin Linder, Margot Trooger, Eckart Dux
  • 1964 Sechs Personen suchen einen Autor (TV-filmo), kun Helmut Förnbacher, Robert Freitag
  • 1964 Leonce und Lena (TV-filmo), kun Dieter Kirchlechner, Gertrud Kückelmann
  • 1966 Die Gentlemen bitten zur Kasse (TV-serio), kun Hans Cossy, Günther Neutze
  • 1970 Und Jimmy ging zum Regenbogen, kun Alain Noury, Konrad Georg, Horst Frank
  • 1973-1998 Derrick (TV-serio)
  • 2001 In 80 Jahren um die Welt (TV-filmo)
  • 2003 Herz ohne Krone (TV-filmo), kun Eleonora Brigliadori, Franco Nero, Jacques Breuer
  • 2004 Derrick – Die Pflicht ruft (Derrick kiel desegnita filmo kun la originalaj voĉoj de Tappert kaj Wepper)

Distingoj

Autobiografio

Weblinks

greke Mallonga biografio