Horst Tappert: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Pawla (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo: thumb|right|270px|Kiel ''Inspektoro Derrick'' Horst Tappert estis videbla en 104 landoj. '''Horst Tappert''' (* {{dato|26|majo|1923}} en [... |
Pawla (diskuto | kontribuoj) e kategorio |
||
Linio 51: | Linio 51: | ||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Viroj]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Germanoj]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Germanaj aktoroj]] |
||
[[Kategorio: |
[[Kategorio:Naskiĝintoj en 1923]] |
||
Kiel registrite je 13:02, 8 aŭg. 2007
Horst Tappert (* 26-a de majo 1923 en Wuppertal-Elberfeld) estas germana aktoro.
Kariero ĉe teatro
Post reveno el militkaptiteco li iĝis librotenisto ĉe teatro en Stendal (Saksio-Anhaltio) kaj de 1946 instruiĝis pri aktorado. Li estis aktoro ĉe la teatroj de Köthen, Göttingen (1949-1950), Kassel (1950-1951), Bonn (1951-1953), Wuppertal kaj Kammerspiele Munkeno (1956-1967). De 1967 Tappert laboris kiel libera aktoro.
Kariero ĉe kino kaj televido
Fine de la 1950-aj jaroj li ekaktoris en kino- kaj televidfilmoj. Lia granda sukceso komencis en 1966 per trifilma serio Die Gentlemen bitten zur Kasse (La ĝentlemanoj petas al kaso) pri la granda trajnprirabo (1963), en kiu li ludis la rolon de poŝttrajnrabisto Michael Donegan. En 1968 li ŝanĝis la genron de fripono al tiu de leĝprotektisto: en Edgar-Wallace-filmoj li ludis Scotland-Yard-inspektoron Perkins.
Scenaristo Herbert Reinecker verkis la serion „Derrick“, en kiu Tappert ludis la titolan rolon de ĉefinspektoro Stephan Derrick subtenata de sia asistento Harry Klein (ludata de Fritz Wepper). Oni filmis la serion depost 1973. Ĝi estis granda sukceso, ne nur ĉe germana publiko. La serio estis vendita al 104 landoj. La lasta seriero estis la 281-a en 1998.
Horst Tappert vivas en Gräfelfing apud Munkeno, en tria geedzeco edziĝinta de 1957 kun Ursula nask. Pistor. Li havas tri gefilojn.
Filmografio (elekto)
- 1958 Wir Wunderkinder, kun Hansjörg Felmy, Robert Graf, Johanna von Koczian
- 1962 Das Halstuch (TV-filmo), kun Heinz Drache, Albert Lieven, Erica Beer, Erwin Linder, Margot Trooger, Eckart Dux
- 1964 Sechs Personen suchen einen Autor (TV-filmo), kun Helmut Förnbacher, Robert Freitag
- 1964 Leonce und Lena (TV-filmo), kun Dieter Kirchlechner, Gertrud Kückelmann
- 1966 Die Gentlemen bitten zur Kasse (TV-serio), kun Hans Cossy, Günther Neutze
- 1970 Und Jimmy ging zum Regenbogen, kun Alain Noury, Konrad Georg, Horst Frank
- 1973-1998 Derrick (TV-serio)
- 2001 In 80 Jahren um die Welt (TV-filmo)
- 2003 Herz ohne Krone (TV-filmo), kun Eleonora Brigliadori, Franco Nero, Jacques Breuer
- 2004 Derrick – Die Pflicht ruft (Derrick kiel desegnita filmo kun la originalaj voĉoj de Tappert kaj Wepper)
Distingoj
- 1979 Bambi
- 1980 Nomumita kiel ĉefkomisaro honorkaŭze
- 1981 Ora Kamerao
- 1984 Ora Kamerao, Aŭstrio
- 1986 Telegatto, itala TV-premio
- 1988 Bundesverdienstkreuz, germana meritpremio
- 1993 Honora civitaneco de Norvegio
- 1995 Arĝenta Tulipo, nederlanda TV-premio
- 1997 Meritordeno de Federacia Respubliko Germanio
- 1998 Telestar pro la vivoverko
- 1998 Platina Romy pro la vivoverko
- 2002 Honora premio de german-norvega Willy-Brandt-fondaĵo
- 2003 Bavara televidpremio
Autobiografio
- Derrick und ich - Meine zwei Leben. München: Heyne 1998. ISBN 3-453-15000-7
Weblinks
- Informoj pri Horst Tappert en katalogo de la Germana Nacia Biblioteko (germane)