Tereza de Lisieux: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
AlleborgoBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: vi:Têrêsa thành Lisieŭ
SieBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: hu:Lisieŭ-i Szent Teréz
Linio 18: Linio 18:
[[fr:Thérèse de Lisieux]]
[[fr:Thérèse de Lisieux]]
[[hr:Sveta Mala Terezija]]
[[hr:Sveta Mala Terezija]]
[[hu:Lisieux-i Szent Teréz]]
[[it:Teresa di Lisieux]]
[[it:Teresa di Lisieux]]
[[ja:リジューのテレーズ]]
[[ja:リジューのテレーズ]]

Kiel registrite je 20:05, 1 okt. 2007

Terezo el Lisieux aŭ Sankta Terenjo de la infana Jesuo (france: "Sainte Thérèse de l'Enfant Jésus" [sent terez de lãfã ĵezu]), katolika sanktulino, kaj doktoro de la Eklezio. Ankaŭ konata sub la nomo Sankta Terezo el Lisieux kaj Sankta Terezo de la Eta Floro. 1873-1897. Kune kun Sankta Bernadette, unu el la plej popularaj sanktuloj de la 19-a jarcento.

Ŝi estis monaĥino en la ordo de Karmelanoj, same kiel Sankta Tereza de Avila antaŭ ŝi. Dum ŝia vivo, ŝi estis tute nekonata. Ŝia famo venis kiam, post ŝia morto, publikiĝis ŝia taglibro, kiun ŝi skribis en la monaĥejo, sub la nomo Historio de animo (france: "Histoire d'une Âme"). Tiu eta libro tiom impresis ĉiujn ĝiajn legantojn, ke la famo de Terezo tuj iĝis tutmonda.

Kiel ĉiuj Karmelanoj, ŝi vivadis dum sia tuta vivo nur en la monaĥejo. Sed ŝi skribis, ke ŝi ŝatus vojaĝi tra la mondo kiel la misiistoj dum ŝi nur preĝadis por ili. Tamen, en la komenco de la 21-a jarcento, la korpo de Sankta Terezonjo vojaĝis tra la mondo laŭ ŝiaj voloj, kaj milionoj da homoj venis vidi ĝin. Terezo de Kolkato nomis sin Terezo ĉar ŝi tiom amis Terenjon de la infano Jesuo.

Terezonjo de la infano Jesuo estas la Patrona Sanktulo de misiistoj.