Sundoponto: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: cs, es, hu, it, mk, no, ru, tr, zh modifo de: da, de, he
Ginosbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: is:Eyrarsundsbrúin
Linio 29: Linio 29:
[[he:גשר ארסונד]]
[[he:גשר ארסונד]]
[[hu:Øresund híd]]
[[hu:Øresund híd]]
[[is:Eyrarsundsbrúin]]
[[it:Øresundsbron]]
[[it:Øresundsbron]]
[[ja:エーレスンド橋]]
[[ja:エーレスンド橋]]

Kiel registrite je 13:25, 31 aŭg. 2008

Sundoponto, vidata de Svedio
La Sundoponto vidata el aviadilo, de la dana al la sveda flanko

La Sundoponto (dane Øresundsbroen, svede Öresundsbron) estas 16 kilometrojn longa ligo, parte sur ponto, parte en tunelo, por voja kaj fervoja trafiko trans la markolo Sundo inter Danlando kaj Svedio. Ĝi estis inaŭgurita je la 1-a de julio 2000 fare de la sveda reĝo Karolo Gustavo kaj la dana reĝino Margareta.

La tuta vojligo konsistas el ponta parto duetaĝa (aŭtoŝoseo supre, fervojo malsupre) preskaŭ 8 kilometrojn longa, la artefarita insuleto Peberholm 4-kilometra, kaj tunelo 4-kilometra. La konstruo komenciĝis je la 16-a de septembro 1993 kaj kostis proksimume 3 miliardojn da eŭroj.

Por uzo de la Sundoligo oni devas pagi. Ira bileto kostas ĉ. 35 eurojn (2008) por persona aŭto; diversaj rabatoj eblas por plurfoja transveturo.

Eksteraj ligoj