Mia najbaro Totoro: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto aldono de: ms:My Neighbor Totoro |
e roboto aldono de: hi:मेरे पड़ोसी Totoro |
||
Linio 124: | Linio 124: | ||
[[fr:Mon voisin Totoro]] |
[[fr:Mon voisin Totoro]] |
||
[[he:השכן הקסום שלי טוטורו]] |
[[he:השכן הקסום שלי טוטורו]] |
||
[[hi:मेरे पड़ोसी Totoro]] |
|||
[[hr:Moj susjed Totoro]] |
[[hr:Moj susjed Totoro]] |
||
[[id:My Neighbor Totoro]] |
[[id:My Neighbor Totoro]] |
Kiel registrite je 16:29, 19 jan. 2009
Mia najbaro Totoro | |
---|---|
animea filmo • longa movbilda filmo | |
Originala titolo | となりのトトロ Tonari no Totoro |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana |
Kina aperdato | 16 apr. 1988, 13 jul. 1990, 16 apr. 1988 |
Daŭro | 86 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Kameraado | Hisao Shirai |
Reĝisoro(j) | MIYAZAKI Hayao |
Produktisto(j) | Tōru Hara |
Scenaro | MIYAZAKI Hayao |
Loko de rakonto | Matsugō |
Muziko de | Hisaiŝi Ĝo |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
Honorigoj | Mainichi Film Award • Ōfuji Noburō Award • Blue Ribbon Awards • Kinema Junpo Award for Best Film of the Year |
IMDb | |
Mia najbaro Totoro (japane: となりのトトロ Tonari no Totoro) estas animacia filmo produktita de Studio Ghibli kaj publikigita en 1988.
"Totoro" estas mis-elparolado de la 4-jara knabino Mej anstataŭ korekte (jap.) torōru (= "trolo", arbara spirito).
Ĉi tiu filmo plibonigis la reputacion de la Studio Ghibli konsiderinde, kaj pro la belaj bildoj kaj pro la bela muziko.
La reĝisoro estis Miyazaki Hayao.
La muzikon por tiu filmo komponis Hisaishi Jō.
Intrigo
La 11-jaraĝa knabino Sacuki, la protagonisto de tiu filmo, kune kun sia 4-jara fratino Mej kaj ilia patro translokiĝas al domo en la kamparo. La du knabinoj kutimiĝas al nova ĉirkaŭaĵo dume malkvietante pri ilia patrino kiu ankoraŭ troviĝas en hospitalo. La filmo rakontas delikatsente la adventurojn de la du knabinoj amikiĝante al arbaraj spiritoj kiuj vivas en grandega arbo en la najbareco.
Ĉefaj personoj
- Sacuki ( japane: サツキ )
- La 11-jara knabino Sacuki amas sian plijunan fratinon Mej, sed ankaŭ kverelas kun ŝi de tempo al tempo. Kiam Mej malaperas, Sacuki sentas responsa kaj faras ĉion por retrovi ŝin.
- Mej ( japane: メイ )
- La 4-jara knabino Mej estas plena da memfido kaj havas "ideon", kiel ŝi povus helpi al sia patrino saniĝi plirapide.
- Patro ( japane: お父さん [otōsan] )
- La patro de la du knabinoj laboras por la universitato kaj devas veturi kelkfoje al la urbo lasante la knabinojn en la gardo de Avinjo.
- Patrino ( japane: お母さん [okāsan] )
- La patrino de la du knabino ankoraŭ restas en la hospitalo kaj esperas de reiri hejmen baldaŭ.
- Avinjo ( japane: おばあちゃん [obāĉan] )
- Verŝajne ne la vera avino de la du knabinoj, sed la antaŭa posedanto de la domo, kie la knabinoj loĝas. Ŝi helpas al la nova najbara familio kaj gardas ankaŭ la knabinojn kiam ilia patro ne ĉe-estas.
- Totoro ( japane: トトロ ),
- Grandega, sed bonkora arbara spirito. Dank' al li la adventuroj de la du knabinoj iĝas ne-ordinaraj.
- Kanta ( japane: 寛太 )
- Hontema najbara knabo, samaĝa kiel Sacuki. Li unue ne akceptas la novajn najbarojn.
Filmo
La filmo Mia najbaro Totoro aperis en la japanaj kinoj en 1988, je la jarfino de 1988 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio.
En 2001 ankaŭ DVD kun japana kaj angla sonregistrado aperis, kaj poste tiu filmo estis sinkronigita en multaj lingvoj, sed ne jam en Esperanto.
Titolo en aliaj lingvoj
Lingvo | Titolo | signifo | |
angla/Usono | My neighbor Totoro | mia najbaro Totoro | |
angla/Britio | My neighbour Totoro | mia najbaro Totoro | |
ĉeĥa | Můj soused Totoro | mia najbaro Totoro | |
finna/DVD | Naapurini Totoro | mia najbaro Totoro | |
finna/TV | Näkymätön ystävä | (la) nevidebla amiko | |
franca | Mon voisin Totoro | mia najbaro Totoro | |
hispana | Mi vecino Totoro | mia najbaro Totoro | |
hungara | Totoro - a varázserdő titka | Totoro - la sekreto de la magia arbaro | |
itala | Il mio vicino Totoro | mia najbaro Totoro | |
japana | となりのトトロ | (mia) najbaro Totoro | |
kroata | Moj susjed Totoro | mia najbaro Totoro | |
normĉina | 龙猫 | (la) drago-kato | |
norvega | Min nabo Totoro | mia najbaro Totoro | |
pola | Mój sąsiad Totoro | mia najbaro Totoro | |
portugala/Brazilo/TV | Meu amigo Tototro | mia amiko Tototro [=Totoro] | |
portugala/Brazilo/VHS | O Meu Vizinho Totoro | la mia najbaro Totoro | |
korea | 이웃집 토토로 | najbardomo Totoro | |
rusa | Наш сосед Тоторо | nia najbaro Totoro | |
sveda | Min granne Totoro | mia najbaro Totoro | |
taja | โทนาริ โน โต๊ะโตะโระ |
La esperanta titolo Mia najbaro Totoro kiel ankaŭ la plejmultaj de la alilingvaj titoloj devenas de la angla titolo de tiu filmo.
La ĉina titolo diferas ĉar estas malfacila traduki "Totoro" en la ĉinan.
Libroj
En 1988 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri Mia najbaro Totoro eldonita de Tokuma Shoten.