Mia najbaro Totoro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mia najbaro Totoro
animea filmo • longa movbilda filmo
Originala titolo となりのトトロ
[Tonari no Totoro]
Produktadlando Japanio
Originala lingvo japana lingvo
Kina aperdato 16 apr. 1988, 13 jul. 1990, 16 apr. 1988
Daŭro 86 minutoj
Ĝenro animeo
Kameraado Hisao Shirai
Reĝisoro(j) Mijazaki Hajao
Produktisto(j) Tōru Hara
Scenaro Mijazaki Hajao
Loko de rakonto Matsugō
Muziko de Hisaiŝi Ĝo
Produktinta firmao Studio Ghibli
Honorigoj Mainichi Film Award • Ōfuji Noburō Award • Blue Ribbon Awards • Kinema Junpo Award for Best Film of the Year
IMDb
vdr

Mia najbaro Totoro (japane: となりのトトロ [Tonari no Totoro]) estas animacia filmo, produktita en Studio Ghibli kaj publikigita en 1988.

"Totoro" estas mis-elparolado de la 4-jara knabino Mej anstataŭ korekte "トロール" [torōru] (trolo, arbara spirito). Ĉi tiu filmo konsiderinde plibonigis la reputacion de Studio Ghibli pro siaj kvalitaj desegno kaj muziko.

La reĝisoro estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.

Intrigo[redakti | redakti fonton]

La 11-jaraĝa knabino Sacuki, la protagonisto de tiu filmo, kune kun sia 4-jara fratino Mej kaj ilia patro translokiĝas al domo en la kamparo. La du knabinoj kutimiĝas al nova ĉirkaŭaĵo dume malkvietante pri ilia patrino kiu ankoraŭ troviĝas en hospitalo. La filmo rakontas delikatsente la adventurojn de la du knabinoj amikiĝante al arbaraj spiritoj kiuj vivas en grandega arbo en la najbareco.

Ĉefaj roluloj[redakti | redakti fonton]

  • Sacuki (japane: サツキ)
La 11-jara knabino Sacuki amas sian plijunan fratinon Mej, sed ankaŭ kverelas kun ŝi de tempo al tempo. Kiam Mej malaperas, Sacuki sentas responseco kaj faras ĉion por trovi ŝin.
  • Mej (japane: メイ)
La 4-jara knabino Mej estas plena de memfido kaj havas "ideon", kiel ŝi povus helpi al sia patrino saniĝi plirapide.
  • Patro (japane: お父さん [otōsan])
La patro de la du knabinoj laboras en la universitato kaj devas veturi kelkfoje al la urbo, lasante la knabinojn sur la gardo de Avinjo.
  • Patrino (japane: お母さん [okāsan])
La patrino de la knabinoj ankoraŭ restas en la hospitalo kaj esperas de reveni hejmen baldaŭ.
  • Avinjo (japane: おばあちゃん [obāĉan])
Verŝajne ne vera avino de la knabinoj, sed la antaŭa posedanto de la domo, kie la knabinoj loĝas. Ŝi helpas al la nova najbara familio kaj gardas ankaŭ la knabinojn, kiam ilia patro forestas.
  • Totoro (japane: トトロ),
Grandega, sed bonkora arbara spirito. Danke al li la aventuroj de la du knabinoj iĝas neordinaraj.
  • Kanta (japane: 寛太)
Hontema najbara knabo, samaĝa kiel Sacuki. Li unue ne akceptas la novajn najbarojn.

Filmo[redakti | redakti fonton]

La filmo "Mia najbaro Totoro" aperis en la japanaj kinejoj en 1988, en la jarfino de 1988 ankaŭ en LD (laserdisko) kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. En 2001 ankaŭ DVD kun japana kaj angla sonregistrado aperis, kaj poste tiu filmo estis voĉtradukita en multajn lingvojn.

Titolo en aliaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvo Titolo Signifo Rimarko
angla/Usono My neighbor Totoro mia najbaro Totoro  
angla/Britio My neighbour Totoro mia najbaro Totoro  
ĉeĥa Můj soused Totoro mia najbaro Totoro  
finna/DVD Naapurini Totoro mia najbaro Totoro  
finna/TV Näkymätön ystävä (la) nevidebla amiko  
franca Mon voisin Totoro mia najbaro Totoro Mélanie Laurent: Sacuki (voĉo)
hispana Mi vecino Totoro mia najbaro Totoro  
hungara Totoro – a varázserdő titka Totoro – la sekreto de la magia arbaro  
italia Il mio vicino Totoro mia najbaro Totoro  
japana となりのトトロ (mia) najbaro Totoro  
kroata Moj susjed Totoro mia najbaro Totoro  
normĉina 龙猫 (la) drago-kato  
norvega Min nabo Totoro mia najbaro Totoro  
pola Mój sąsiad Totoro mia najbaro Totoro  
portugala/Brazilo/TV Meu amigo Tototro mia amiko Tototro [=Totoro]  
portugala/Brazilo/VHS O Meu Vizinho Totoro la mia najbaro Totoro  
korea 이웃집 토토로 najbardomo Totoro  
rusa Наш сосед Тоторо nia najbaro Totoro  
sveda Min granne Totoro mia najbaro Totoro  
taja โทนาริ โน โต๊ะโตะโระ  

La esperanta titolo Mia najbaro Totoro kiel ankaŭ la plejmultaj de la alilingvaj titoloj devenas de la angla titolo de tiu filmo. La ĉina titolo diferencas ĉar estas malfacila traduki "Totoro" en la ĉinan.

Libroj[redakti | redakti fonton]

En 1988 en Japanio aperis ankaŭ la kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Mia najbaro Totoro", eldonita de Tokuma Shoten.