En okcidento nenio nova: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e roboto aldono de: lt:Vakarų fronte nieko naujo |
|||
Linio 36: | Linio 36: | ||
[[ka:დასავლეთის ფრონტი უცვლელია]] |
[[ka:დასავლეთის ფრონტი უცვლელია]] |
||
[[ko:서부전선 이상없다]] |
[[ko:서부전선 이상없다]] |
||
[[lt:Vakarų fronte nieko naujo]] |
|||
[[mk:На Запад ништо ново]] |
[[mk:На Запад ништо ново]] |
||
[[nl:Van het westelijk front geen nieuws]] |
[[nl:Van het westelijk front geen nieuws]] |
Kiel registrite je 00:18, 24 feb. 2009
En Okcidento Nenio Nova, originala germana titolo Im Westen nichts Neues, estas kontraŭ-milita romano de Erich Maria Remarque aperinta en 1929. Ĝi estis tradukita al preskaŭ tridek lingvoj, en kiuj aperis pli ol tri milionoj da ekzempleroj.
La Esperanto-traduko
Jam fine de la sama jaro, nome la 18-an de decembro 1929, aperis la Esperanto-traduko, "el germana lingvo trad. de kvar", ĉe la eldonejo Heroldo de Esperanto en Kolonjo (252 p.). Estas rimarkinde kaj malofta escepto, ke libro furoranta en la nacia libro-merkato, tiel rapide ankaŭ estis disponebla en Esperantujo. Laŭ Enciklopedio de Esperanto (1934) ĝi (la traduko, sed simile ankaŭ la originalo) estis la "plej granda libro-sukceso post la [unua mond]milito". La numero de Heroldo de Esperanto de la 21-a de februaro 1930 (n-ro 8 (556)), du monatojn post la apero, ĉeftitolas: "Unua milo de l'libro de Remarque elĉerpita"[1]. Kaj fakte la vendado grave stabiliĝis la financan situacion de la eldonejo Heroldo.
Restas neklare, kiuj estis la "kvar" tradukintoj. Sed oni rajtas supozi, ke la direktoro de Heroldo Teo Jung ludis iun rolon aŭ kuntradukinte aŭ kunordiginte. En sia aŭtobiografio li mem juĝas pri la traduko "eble iom tro rapide farita". Alia tradukinto probable estis Joseph Ferdinand Berger, en 1929 redaktoro de Heroldo. Berger poste ankaŭ tradukis duan libron de Remarque, "La vojo returne", kiu tamen ne havis similan sukceson kaj laŭ Jung estis "mis-investo".
Julio Baghy recenzis la verkon en Hungara Heroldo 1930, n-ro 3. (cit. laŭ Enciklopedio de Esperanto)
- "La promesita objektiveco dronas en la rememoroj pri la milito kaj la verko prezentas elokventan akuzon, konfeson. La sangaj epizodoj, la drastaj scenoj, la lirikaj meditadoj efikas nur tie kaj sole tiel, kien kaj kiel la majstra plumo de la aŭtoro metis ilin."
Vidu ankaŭ
- All Quiet on the Western Front, usona film-versio de 1930.
Referencoj
- ↑ Faksimilo en la aŭtobiografio de Teo Jung, Ĉiu Ĉiun, 1979, p. 218; la aliaj citaĵoj prenitaj el la sama fonto p. 217-218, 220