Luksemburgo (Belgio): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
SilvonenBot (diskuto | kontribuoj)
e roboto aldono de: id:Provinsi Luxemburg
Linio 114: Linio 114:
[[fr:Province de Luxembourg]]
[[fr:Province de Luxembourg]]
[[hu:Luxembourg (Belgium)]]
[[hu:Luxembourg (Belgium)]]
[[id:Provinsi Luxemburg]]
[[it:Provincia del Lussemburgo]]
[[it:Provincia del Lussemburgo]]
[[ja:リュクサンブール州]]
[[ja:リュクサンブール州]]

Kiel registrite je 08:43, 25 mar. 2009

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri la provinco Luksemburgo en Belgio. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Luksemburgo.
Situo de Luksemburgo en Belgio (palgrize + grize) kaj Valonio (grize)
Blazono de la provinco Luksemburgo

Luksemburgo estas la plej sud-orienta provinco de Belgio, unu el la kvin provincoj de Valonio. Ĝi havas surfacon de 4440 km² kaj nombris (en 2007) 261 178 loĝantojn. Sekve ĝi estas laŭ surfaco la plej granda provinco de Belgio kaj de Valonio, sed laŭ loĝantaro la plej malgranda. Ĝia ĉefurbo estas Arlon.

Norde la provinco limas al la provinco Lieĝo, okcidente al Namuro, sude al Francio kaj oriente al la ŝtato Luksemburgo. Luksemburgo estas parto de la montetaro Ardenoj. Ĝia plej alta punkto estas la 651 metrojn alta Baraque de Fraiture en la municipo Vielsalm.

Luksemburgo dum sia preskaŭ tuta historio estis parto de la ŝtato Luksemburgo. Nur sekve de la Traktato de Londono (1839) la ŝtato Luksemburgo estis dividita en du partojn. La franclingva okcidenta parto estis donacita al Belgio kaj tie iĝis la provinco Luksemburgo. La orienta luksemburglingva parto restis en "persona unio" kun Nederlando.

Luksemburgo konsistas el 44 municipoj, el kiuj tri ricevis la honortitolon urbo: Arlon (la ĉefurbo), Bouillon kaj Durbuy.


Provinco Luksemburgo: 44 municipoj

Distrikto Arlon

Distrikto Bastogne

Distrikto Marche-en-Famenne

Distrikto Neufchâteau

Distrikto Virton

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo (france)