The Endless: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Neniu resumo de redakto |
|||
Linio 26: | Linio 26: | ||
==Delirium== |
==Delirium== |
||
⚫ | |||
Delirul(in)o, aŭ ''Delirium'' originallingve, estas la delirestro, kiu regas la delirejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico lucidecon. |
Delirul(in)o, aŭ ''Delirium'' originallingve, estas la delirestro, kiu regas la delirejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico lucidecon. |
||
Linio 45: | Linio 46: | ||
Dosiero:Dezirulo (La Sablulo).jpg|Dezirulo (desegnita de Michael Zulli) |
Dosiero:Dezirulo (La Sablulo).jpg|Dezirulo (desegnita de Michael Zulli) |
||
Dosiero:Despero (La Sablulo).jpg|Desperulo (desegnita de Michael Zulli) |
Dosiero:Despero (La Sablulo).jpg|Desperulo (desegnita de Michael Zulli) |
||
⚫ | |||
</gallery> |
</gallery> |
||
Kiel registrite je 10:14, 30 mar. 2009
The Endless (esperantigoj : «La Porĉiamuloj», «La Eternuloj», «La Senfinuloj») estas la sep ĉefroluloj de la komiksa fabelaro de Neil Gaiman The Sandman («La Sablulo»), eldonita en Usono de DC Comics.
La Porĉiamuloj estas estuloj kiu enkorpigas konceptojn de destino, morto, sonĝo, detruo, deziro, despero kaj deliro kaj konsistigas homan konscion. Pli senfinaj kaj influaj ol gedioj kiuj pasas kaj forpasas, la Porĉiamuloj naskiĝis kun nia universo kaj verŝajne pereos kun ĝi. Ĉiu el ili havas difinan individuecon kiu evidentiĝas per iliaj agmaniero kaj eksteraĵo. Kvankam enpersonigante entojn kun superhomaj povoj kaj influoj, la Porĉiamuloj montras tre homajn sentojn kaj kvalitojn, kaj kapablas fari homajn erarojn.
Destiny
Destinul(iĉ)o, aŭ Destiny originallingve, estas la destinestro, kiu regas la destinejon.
Death
Mortul(in)o, aŭ Death originallingve, estas la mortestro, kiu difinas per siaj konduto kaj ofico vivon.
Dream
Sonĝul(iĉ)o, aŭ Dream originallingve, estas la sonĝestro kaj revestro, kiu regas la sonĝejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico realecon. Sonĝulo estas la cefrolulo de la bildrakontoj The Sandman.
Destruction
Detruul(iĉ)o aŭ Destruction originallingve, estis detruestro, kiu regis detruejon kaj difinis per siaj konduto kaj ofico konstruadon kaj kreivecon, sed li rezignis sian postenon ĉirkaŭ la 17-a jarcento kaj tiel agante forskuas la bonordon kaj devosenton ĉe siaj porĉiamulaj gefratoj.
- Konduto kaj aspekto Antaŭ sia oficforlaso, Detruulo estis fortika, ŝultrolarĝa, ega imponulo kies bonumorecon kaj ridetanta vizaĝo egalis akrecon de sia glavo. Lia kapo estis kovrita per ruĝkolora hararo kaj barbo kaj li surhavis tunikon aŭ kirasegon inda je harditaj militistoj.
Desire
Dezirulo aŭ Desire originallingve, estas la dezirestro, kiu regas la dezirejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico malestimon kaj malamon.
Despair
Desperul(in)o, aŭ Despair originallingve, estas la desperestro, kiu regas la desperejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico esperon.
Delirium
Delirul(in)o, aŭ Delirium originallingve, estas la delirestro, kiu regas la delirejon kaj difinas per siaj konduto kaj ofico lucidecon.
- Konduto k ofico Ŝi estas la lastnaskito de la sep Porĉiamuloj kaj elstaras per sia ŝajna naiveco rilate al banalaj aferoj de ĉiutaga vivo kaj konservita knabanimo kaj spontaneeco. Tra ŝiaj senĉesaj pensvagadoj, ŝi foje atingas tre fajnan kaj ĝustan juĝpovon de la situacio, aŭ memanalizadon kiun la aliaj ne posedas[1]. Dank'al tiu frivoleco, ŝi estos grava helpo por la konsciiĝo de troserioza Sonĝulo. Ŝia ofico konsistas el kaprice oferti delirojn aŭ malbodelirojn al tiu ajn kiun ŝi renkontpasas. Malgraŭ ŝia ŝajna sendanĝereco, ŝi povas montriĝi senkompate severa kontraŭ tiuj kiuj ofendis ŝin, eĉ pro bagatelaĵoj. Antaŭ estiĝi Delirulo, ŝi nomiĝis Deliculo (Delight originallingve) kaj aspektis kaj kondutis kiel stereotipo de ĉarma kaj belaspekta junulino, sed post nekonita traŭmato, ŝi aliiĝis al tiu marĝenigita, perversigita versio de si mem.
- Reĝejo. La reĝejo de Delirulo estas blankfona loko kun ŝvebantaj koloraj objektoj kaj necerta gravito. Scii kie estas supre aŭ malsupre povas esti malfacila. Je la centro de la reĝejo troviĝas sunhorloĝo kiu ne funkcias.
- Aspekto k sinteno La esteraĵo de Delirulo spegulas sian lunatikan humoron. Aparte ŝia hararanĝo ŝanĝeblas laŭ la bildstria ĉelo. Estas plejofte frapa kontrasto inter la du flankoj : unuflanke haroj estas raztonditaj tute, aludante ribelemaj movadoj kiel punkoj; aliflanke, densa hararo kaskadas ĝistalie, kaj pro sia abundeco kaj okulfrapa viva koloraro, aludas ekstravagantemaj movadoj kiel hipio. Ankaŭ ŝiaj okuloj ne samkoloras kaj ŝanĝemas: la unua verda, la dua blua. Ŝi surhavas diversajn vestojn, kutime senformaj kaj truhavaj kiuj lases ŝin duone nuda kaj aspektigas ŝin kiel vagabondo. Ŝi ankaŭ konstante surhavas ĉirkaŭkolojn (kelkfoje kristana kruco evidente sen kristanaluda intenco) kaj alenaĵojn kiel orel- aŭ nazringojn. Ŝia sinteno estas ofte hazarda kaj sengracia.
- Parolmaniero (vezikoj) La vezikrandoj estas malnetaj. La ena teksto estas nigrekolora, majusklalitera kaj havas la apartecon vidigi diversmezurajn, diversdikajn kaj diversorientajn literojn, kreante efekton onda kaj delira, plifortigita per buntaj, gradaj, kvazaŭ ĉielarkaj fonkoloroj.
Bildaro
-
Destinulo kun sia libro de destinoj (desegnita de Michael Zulli)
-
Mortulo montrante sian ankon (desegnita de Chris Bachalo)
-
Sonĝulo (desegnita de Jill Thompson)
-
Sonĝulo (desegnita de Sam Kieth)
-
Detruulo (desegnita de Michael Zulli)
-
Dezirulo (desegnita de Michael Zulli)
-
Desperulo (desegnita de Michael Zulli)
Piednotoj k referencoj
- ↑ Citaĵo eltirita el paĝo 9, ĉapitro 8, albumo 9 (The Kindly Ones) de The Sandman: I know lots of things. People think I don't but I really do. I know more about us than any of us. That's one of the thing I know (Mi konas multaĵojn. Homoj pensas ke ne, sed tio ja veras! Mi scipovas pli pri ni ol iu ajn el ni. Jen unu el la aferoj kiujn mi scipovas!