Uzanto-Diskuto:Internaciulo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton Internaciulo!! Mi ŝatus scii kie eblas trovi kompletan liston de ŝablonoj tiaj, kiaj tiuj kiujn vi uzis por personigi vian vikipediistan paĝon, per kiuj legeblas viaj opinioj, ŝatokupoj... Ĉu vi scias kiel krei ilin? {Uzantoskatolo|Tero|lingvoj}

Dankon. Ĝis. Sciuro


saluton Internaciulo! do mi ne terminis la transferon de la fotoj festo...sed mi kurielos vin kiel li estos jonathaneo

Saluton Internaciulo, ĉu vi postis fotjn sur la vikipedio? Ĉu estas la aŭtumobilo en la artikolon de James Bond?

jonathaneo

Grandaj Nombroj[redakti fonton]

Se vi ne scias tion, atentu, ke Esperanto uzas komon por distingi dekonojn (2,5 estas du kaj kvin dekonoj) kaj punktojn por distingi miloblojn en grandaj nombroj (6.000.000 estas 6 milionoj). Vi, do, fuŝe redaktis artikolon pri la pola lingvo, uzinte komojn k punktojn inverse. -- Slavik IVANOV 22:52, 24. Nov 2005 (UTC)

Ne estas tio kio mi lernis. Mi pensus ke mi eraras se ne estus ekzemplo en la plej "respektinda" paĝo de vikipedio (la ĉefpaĝo) : "Ni nun kunlaboras pri 29,961 artikoloj" Ĉu ne estas atesto? Internaciulo 11:49, 25. Nov 2005 (UTC)

Vi ne pravas, la nombro, kiel ĝi aperas en la titolpaĝo, estas en alia formato. Sed por ŝanĝi tiun formaton oni devas havi la rajtojn de evoluiganto, kiujn neniu el ni havas. Pro tio la kvanto de artikoloj aperas tie en misa formato. Sed en E vere oni per komo disdividas la intjeran kaj frakcian parton de ajna numero. Alauxdo 21:38, 25. Nov 2005 (UTC)

Mi vidas, ke vi redaktas kategoriojn pri aktoroj. Bonvolu skribi en artikoloj pri aktoroj nur tiun kun nacieco, ekz. francaj aktoroj, usonaj aktoroj ktp. Kategorio:Aktoroj tie poste ne bezonas esti, ĉar ĝi estos en "naciaj kategorioj" kiel tutaĵo. Petro 6. Dec 2005 12:06 (UTC)

Estis terure vidi, kiel aktoroj (kun emfazo al sia aktoreco) iĝis geaktoroj (kun stranga emfazo al ilia sekso, kiu ja lige al ilia aktoreco ne tiom gravas). - Slavik IVANOV 21:33, 20. Dec 2005 (UTC)

Bonvolu ne alidirekti amasa sen interkonsento! Aktoroj al geaktoroj estas malbonvena. Ni jam pridiskutis la aferon unufoje kaj estiĝis intekonsento kontraŭ ge-formo. Narvalo 11:26, 20. Dec 2005 (UTC)

Eĉ se vi ne ensalutas, mi vidas viajn detruojn. Mi forbaris vian adreson por 2 horoj. Bonvolu refari ĉion, ĉar ni jam interkonsentis, ke estu esperantistoj kaj ne geesperantistoj. Narvalo 16:33, 20. Dec 2005 (UTC)

Saluton! Kamaradaj vikipediistoj, kaj trankviliĝu : mi neniel stas ret-pirato. Jeŝ, mi sendube malpravis ne pridiskuti la aferon antaŭ redaktegi. Jeŝ, mi kompreneble ĉion retajpos se tio estas la volo de la plej multaj vikipediistoj! Sed mi pensis ke tio estus logika kaj ke neniu malkonsentus! Mi ne ĉiam havas la kuraĝon ensaluti kaj ne vidis viajn mesaĝojn antaŭ via forbarito (Forbarito pli longa ol du horoj, cetere). Ĉiukaze, mi ne volas eki vikian militon (estus stulta en tiu mirinda entrepreno ke estas vikipedio) kaj pridiskuti tiun aferon tre interesas min : la esperanta lingvo bedaŭrinde ne stas seks-egala. Estas je mia opinio la plej granda kaj unika malperfektaĵo pri nia kara lingvo. Sed tiel ĝi estas kaj mi nepras respekti ĝin. Tamen, la ge-formo estus solvo por ebligi pli da egaleco inter ambaŭ seksoj, sed ĝi efektive igas la vortojn pli ŝarĝitajn. Sed, eĉ se mi korektas la ge-formojn, tiukaze, kio pri la aktorina sekcio? Ĉu vi ankaŭ volas ĉiujn artikolojn pri aktorinoj en la kategorio "aktoroj"? Ĉu vi volas ke oni ne kreu du kategoriojn : aktoro kaj aktorino (kiel jam estas en la franca, angla vikipedio, ktp...) sed prefere ke ni arigas ĉiujn geaktorojn sub la nomo "aktoroj"? En la artikolo pri Uma Thurman, ekzemple, oni povas vidi "Thurman estas usona aktorino" kaj ne "usona aktoro". Almenaŭ, tie, oni ne neas la plej grandan kaj la plej interesan malsamecon en la homaro! Estus do logike meti la artikolon en "Aktorina" kategorio, ĉu ne? Mi senpacience atendas viajn respondojn, kamaradoj, kaj volas atentigi vin pri tio : Mi kredas ke la plej multaj el la vikipediistoj estas viroj (tre bedaŭrinde!!!) kaj do eĉ se oni organizus voĉdonon, ne estus tre reprezenta. Ĝis la! Internaciulo 10:45, 21. dec 2005 (UTC)


Ĉu ni devas komenci tie ĉi lingvorevolucion 3-4-ope? La ge-formo estas NEKUTIMA solvo, sed gramatike ĝusta. Neniu skribas, diras, ke sur la herbejo ripozas gebovoj aŭ mi havas hejme gekatojn (sed povas diri). Kreu apartajn kategoriojn por aktoroj kaj aktorinoj kaj finu ni jam la diskuton. Vidu statistikon per guglo: 182-oble superas la formo esperantistoj la formon geesperantistoj. NI DEVAS LABORI, VERKI LAŬ LA KUTIMA, ĜENERALA LINGVOUZO. Narvalo 11:04, 21. Dec 2005 (UTC)

Jes, vi pravas. Mi tute konsentas kun vi : la ge-formo ne stas terure kutima en la ILo. Mi neniam tajpis la malon. Mia impreso estas ke vi ne legis mian mesaĝon. Mi bedaŭras ke vi ne volas diskuti. Sed, eĉ se vi ne ŝatas ĝin, kiel vi ŝajnas esti aktiva en la Kina Sekcio, ni devos iomete diskuti estonte por eviti malkonsenton, kiel la ĉi-supran! Internaciulo 18:01, 22. Dec 2005 (UTC)

legu vikipedio:babilejo, kaj mi petas pri Kategorio:Aktorinoj


Ĉesu jam amase detrui la lingvon kaj laboron de aliaj personoj!!!!!!!!

Ho! Ve! Mi kredis ke finfine la malkonsentoj estis finita! La ge-ludo ja estas finita (oni do ne uzas ĝin) kaj mi malpezige kredis ke la ĉefaj vikipediistoj konsentis pri la Kategorio:Aktorino kaj pli ĝenerale pri la inaj versioj de kategorioj. Petro konsentas pri tiu punkto kaj do vi ne? Vi cetere ne respondis al mia ĉi-supra demando. Vi kritikas sed vi ne volas interparoli! Ĉu vi volas ke ni balotas pri tio? Internaciulo 19:31, 4. Jan 2006


Saluton, Mi volas inviti vin uzi La Ŝablono {{loko|lando|urbo|Nomo AntaŭNomo}} Se vi havas admonojn, aŭ ideojn pri la ŝablonoj aŭ pri aliaĵo. Skribu min Bonvolu. Kuartaseo  10:24, 4. Jan 2006 (UTC)

Ŝablono Filmo[redakti fonton]

Saluton! mi volas fari tion, Ĉu vi povas traduki kelkajn vortojn kiel Starring, Released, ktp kaj mi faros la Ŝablonon.
Feliĉan Novjaron
Kuartaseo  09:02, 10. Jan 2006 (UTC)

Ŝajnas bonege. Sed kiel tiu-ĉi ŝablono estos en ĉiuj artikoloj pri filmoj, eble estus bone se la vortoj estis elektita de pluraj vikipediistoj kiu tre bone konas la lingvon (ĉar mi ne!). Mi volas diri ke tiuj vortoj estas tiklaj por elekti (ĉu aktoraro ĉu ĉefrolantaro???). Mi skribis peton pri la elekto de vortoj en la diskutejo. Ĉiukaze, dankon pro via kontribuo al la kina fako!--Internaciulo 16:14, 13. Jan 2006 (UTC)

Saluton:Bonvole, vidu la Novan Version de {{Filma kadro}}, mi kredas ke ni devas demandi pro bontraduki kelkajn vortojn ĉe la kadro. Skribu min kaj diru al mi kion vi pensas. --Kuartaseo  05:26, 31. Jan 2006 (UTC)

Mi kredas ke ĝi ŝajnas tre bona. Pro la bontraduko, vidu Vikipedio:Diskutejo/Ŝablonoj. Se vi havas alian ideon, ankaŭ esprimu. Mi pensis pri limo inter la unuaj datumoj (Aperdato, daŭro) kaj la kreintaro (reĝisoro, scenaro, distribuo...), kaj la koloroj ŝajnas al mi iom strangaj, sed estas detaloj! Mi tuj ekuzos ĝin. --Internaciulo 11:05, 31. Jan 2006 (UTC)

Baloto pri ge- kaj -in[redakti fonton]

Ŝajne vi ankoraŭ ne rimarkis, ke mi konsentis kun via propono pri voĉdono pri la uzo de ge- kaj -in. Mi nun skribis sur Vikipedio:Babilejo/geludo proponon pri la maniero de voĉdonado. Bv. skribi tien ĉu vi konsentas kun la maniero de voĉdonado. Se jes, la baloto povos eki. Marcos 11:05, 16. Jan 2006 (UTC)

Uzanskatolo[redakti fonton]

Vikipedio:Uzantoskatolo...vi deziris, mi faris kelkaj aĵoj en tiun paĝon sed, se vi ne volas reflekti, iru mi persona paĝo.jonathaneo

  • Digu min kiel uzanta skatolo ĉar mi ne sciias kion fari...
Ĉu vi povas digi min komo vi tradukus tiun frazon :"la ligne de conduite de mahomet"-->"la voyo de vidi de mahomet" aŭ "la linio de fari de mahometo"

La moralkonduto de Mahomet. Ci devus aĉeti vortaron!--Internaciulo 17:48, 26. Feb 2006 (UTC)

JJJJEEEESSSS kaj rigardu ĝin...Seb ne estas malproksime
ovo
Hieraŭ, mi manĝis Ovojn. Kaj vi?
Ŝablono:Uzanto linukso
KDE
Mi uzas la KDE de Linukso.

ktp...

Ek! mi faris ĝin jonathaneo

Neniu problemo, kutime, estas min kio faras la erarojn.

li studas la ...

Johnny Depp[redakti fonton]

Internaciulo, via artikolo pri Johnny Depp estas eminenta. Ĉu estos iaj fotoj? Ek al pluaj tiaj artikoloj! Petro 22. Mar 2006 08:31 (UTC)

Respondeto pri tradukaĵo[redakti fonton]

Saluton! Mi petas demandon pri la franca dirmaniero OVNI. Ĝia esperanta traduko estas NIFO, kompreneble. Sed ĉu vi scias kiel oni tradukus ekzemple tian frazon : "ce livre est un véritable OVNI dans le paysage littéraire actuel"??? Ĉu same? Internaciulo 09:22, 22. Mar 2006 (UTC)

Kial ne ? Arno Lagrange  12:33, 22. Mar 2006 (UTC)

Vidu respondon miadiskutpaĝe. Bab 12:50, 4. Apr 2006 (UTC)

Vidu haŝdiskute. Bab 13:32, 7. Apr 2006 (UTC)

Pri iĉ kaj iĉisma ŝablono[redakti fonton]

Saluton al vi Internaciulo!

Nu, mi gratulas vin pro kuraĝa uzo de iĉ en via vikipedia hejmpaĝo ;)

Mi ankaŭ ŝatas la ideon de ŝablono pri iĉismo. Mi supozas ke vi ĝin kreis? Mi fakte ĵus kreis ŝangetitan version kiun mi metis en mian hejmpaĝon Boris-Antoine LEGAULT. Miaopinie almenaŭ en la ŝablono eble pli bonus uzi la vorton "iĉuzismo" (aŭ eble "iĉ-uzismo") ol "iĉismo" ĉar ĝi laŭ mi pli precize klarigas la "iĉisman" vidpunkton. Pro tio mi nomis mian ŝablonon jene : Ŝablono:Uzanto Iĉuzismo. La nura ŝanĝo en la ŝablono estas nova bildo kiun mi kreis (uzo de la virsigno laŭ mi povus konfuzigi tiujn kiujn ne konas iĉismon -- en la nova bildo la ina kaj iĉa simboloj estas verdaj pro rilato al la lingvo Esperanto kaj estas ankaŭ simbolo de spegulo inter la seksaj simboloj por pensigi pri la simetrio celata de iĉ-uzantoj).

Kion vi opinias?

kunlaboreme, Boris-Antoine LEGAULT

Hola! Dankon pro via bildo. Ĝi ja estas pli taŭga (eble iom tro granda!?). Mi enmetis ĝin ĉi-tie inter la ceterajn skatolojn. Ekde mia vikipediiĝo (somero 2005), mi ofte vigle diskutis kun aliaj (kelkfoje malprave) pri seksegaleco (vidu Vikipedio:Babilejo/ge- in- vir- aktoro kaj Diskuto:Johnny Depp. Tiaj diskutoj estas senfinaj kaj konfuzigitaj. Oni ne interkonsentas kaj solvon oni ne eltrovas. Pro tio, mi opinias ke la iĉ-uzo povus solvi la aferon kaj daŭre respektas la Zamenhof-an lingvon. Homaro ŝanĝiĝas, esperanto nepras ŝanĝiĝi, sed sen perfido kontraŭ Fundamento. Eĉ se oni ne deziras seks-egalecon, la iĉa sistemo riveliĝas evidente pli praktika. Mi opinias ke Zamenhof, se li nuntempe junaĝis, konsentus. Estus brile se esperanto povus ekzempli al naciaj lingvoj la seksegalecon!

Alie, saluton al Kebekio! Estas tro da eŭrocentrismo en vikipedio (ankaŭ pro mi). Ni bezonas azian, afrikan, amerikan vidpunktojn. Ĝis la retajpo! --Internaciulo 14:00, 16. Apr 2006 (UTC)

Ree Saluton! Mi malgrandigis la bildon. Mi esperas ke ĝia grandeco nun pli taŭgas. Do, ĉu vi opinias ke Iĉ-uzismo estas bona nomo por la ŝablono, kaj eĉ eble por la paĝo pri iĉismo? Mi opinias ke la vorto iĉismo iom maltaŭgas, sed ne tute certas ĉu iĉ-uzismo vere estas la plej bona vortigo. Eble mi jam menciis, sed la problemo laŭ mi estas ke iĉismo povas kompreniĝi kiel ismo favore al la iĉoj (aŭ viroj) kaj ne kiel propono por seksegaligi esperantan lingvo-uzadon.
Krom tio, jes, mi tute konsentas, ni bezonas pliajn maleŭrocentrismajn vidpunktojn en vikipedio kaj ankaŭ en la esperanta movado. Espereble tio venos iom post iom. Ni vidos! ĝis! Boris-Antoine LEGAULT
Nu, mi ne posedas gravan lingvan sperton, sed mia unua sento estas ja konfuzo. Iĉ-uzulo aŭ Iĉ-uzismo estus pli preciza ĉar Iĉismo povus signifi Masklismo. Tamen, pluraj artikoloj estas tiel nomitaj (Riismo...) kaj eble malplaĉus al vikipediistoj ŝanĝi la artikoltitolojn!? Provu!--Internaciulo 07:49, 18. Apr 2006 (UTC)


Pri vikiaktualaĵoj[redakti fonton]

Saluton, mi rigardis vian ŝanĝojn en la diskuto, estas stranga kio neniun respondis...Do, ĉu vi povas kondukti la aŭtomobiloj aŭ ne? --Jonathaneo 18:21, 27. Apr 2006 (UTC)

Regardu la paĝon ke vi ŝatas...pri la nomo de la projekto..tiu nokto estas la fino de la diskuto antaŭ la voton...ek diskuto aŭ proponu kelkaj aferoj por la nomo.--Jonathaneo 18:41, 2. Maj 2006 (UTC)
Pri la nova vikipediisto, mi konis lin en la anglan vikipedio...G'is la 25. Ni estos tri de Saint-Brieuc, Alain, Fred kaj io --Jonathaneo 11:02, 10. Jun 2006 (UTC)

Dankon al vi, Internaciulo! ;) --Daĉjo 19:22, 4. Maj 2006 (UTC)

Elstaraj artikoloj[redakti fonton]

Saluton, ĉu vi hazarde ne scias, kial estas en Vikipedio:Elstaraj artikoloj/Kategorio/Arto kaj kulturo la titoloj iel misĵetitaj? Mi ne scias, ĉiu tio estas eraro de la sistemo aŭ iu vandalis.Petro 8. Maj 2006 12:13 (UTC)

Internaciulo, mi metis la bildojn suben, ĉar ĉiuj bildoj estas tiel lokigitaj, do ne temas pri mia prefero. Vi povas trovi tiel lokigitaj bildojn en multaj artikoloj, ekz. Alessandro Volta aŭ rigardu Kategorio:Artikoloj kun aldonaj bildoj. Sed se vi preferas lokigi ilin supre en la artikolo, mi ne sciis tiun vian intencon. Vikie Petro 6. Jul 2006 16:50 (UTC)

Multan dankon pro via mesaĝo. Sed efektive mi baldaŭ foriros - vidu la babilejon. Azmoziz 23:23, 7. Jul 2006 (UTC)

Ligo por kompari versiojn[redakti fonton]

Saluton Internaciulo! Mi vidas ke vi jam ripete enmetis fuŝan ligilon por kompari versiojn de KDLS (por vidi kiel ĝi ŝanĝiĝis). Por enmeti ĝustan ligon, vi devas iri al la historipaĝo de la artikolo, kaj tie elekti la version komence kaj fine de la semajno, kaj klaki sur "Komparu la elektitajn versiojn". Tiam vi venos al la ĝusta komparo-paĝo. Kopiu ĝian adreson por krei la ligilon.

Mi esperas ke vi komprenas miajn klarigojn. Se ne, demandu min denove, kaj mi klarigos pli detale. Marcos 18:07, 17. Jul 2006 (UTC)

Se vi ne volas legi la artikolon en la francan vikipedion, vi povas iru tie G'is --Jonathaneo 16:47, 6. Aŭg 2006 (UTC)

Softvaroj estas kreita en la Uzanta skatalo
Kio! vi kreis ĝinsed ne mostri en vian persona-paĝo! ŭŭŭ...

Legu ĝin

"Jonathaneo estas elfikita!" Kun Internaciulo...porkego!

Ĉi- kaj -ĉi[redakti fonton]

Saluton! Kara, pardonon pro la ĝeno; nur pro sekurigo mi avertas vin. Mi rimarkis, ke vi tro uzas streketon inter "ĉi" kaj tabelvortoj. Eble vi scias, pri ĝia gramatik-miseco kaj konscie plu uzas ĝin; se estas tiel, senprobleme (sed bonvolu ne fari tion en la artikoloj :P). Se ne, mi sugestas la paĝon pri tiu temo ĉe PMEG: http://www.bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html Ĝis kaj bonfartu! --Raoni Sousa 23:13, 10. Aŭg 2006 (UTC)

Saluton ![redakti fonton]

Unuafoje ekleginte vian vikipediistan paĝon, mi eksciis ke vi estas konenda homo ! Mi permesis al mi fari kelkajn lingvajn korektetojn en la teksto. Mi sugestas "forlasi" anst. "abandoni". Via pozicio pri iĉismo estas interesa kaj mi volonte havus proksiman pozicion kvankam mi malkutimas iĉumi. La estonta esperantistaro ja rajtas perfidi avon Zamenhof se montriĝas ke li same kiel avo Freud estis malŝatindaj masklistoj kaj Zam eĉ enmetis tion en la lingvon kiu pro tio estas prave kritikata. Multaj aliaj aspektoj de via sinprezento tre plaĉas al mi. Ĝis Arno Lagrange  10:29, 3. Nov 2006 (UTC)

Forbaro de Jonathaneo[redakti fonton]

Ni ne povos indulgi Jonathaneon pro la fakto ke li estas via amiko. Forbaro estas firma rimedo por sciigi ke ni (la plejmulto el la e-ovikipedia komunumo) malkonsentas ke estu en la vikipedio artikoloj en fuŝa lingvo. La de vi menciita artikolo estas same katastrofa kiel aliaj : ja komprenebla por franclingvano, kiu povas subkompreni retradukante la artikolon al la franca, sed pli ol plena da lingvaj fuŝaĵoj. Mi nur ripetos mian sugeston : Jonathaneo verku siajn artikolojn kiaj subpaĝoj de sia uzula paĝo kaj ili fariĝu vikipediaj artikoloj nur post kontrolo de iu lingve kompetenta kontribuanto. Arno Lagrange  12:33, 15. Nov 2006 (UTC)

Mi ne miskomprenis vin : mi nur precizigis ke la fakto ke Jonathaneo estas via amiko ne devus influi pri decido pri forbaro. Mi tute ne emas forbari iun ajn. Mi preferas aliajn rimedojn por interkompreniĝi. La proponon forbari J. ne faris mi : mi nur sciigis al J. ke iu sugestas ke oni forbaru lin. Persone mi komprenas la kialojn kaj penas trovi mezan vojon : J. plu kontribuadu sed li elektu vojojn kiuj ne ĝenu aliajn kontribuantojn. Mia propono krei subpaĝojn respondas la tiu zorgo. Strange ke pluraj diskutas la temon sed ne reagas Jonathaneo mem. Arno Lagrange  10:52, 17. Nov 2006 (UTC)

Dankon pro la bildoj de ilekso / ulekso, kiujn vi ĵus ŝutis ĉi tien de la angla kaj franca vikipedioj. Sed ĉu ni ne kopiu ilin en la komunejon anstataŭ ĉi tien, por ebligi la uzon kaj ĉi tie kaj en alilingvaj v-oj? Sok Na Men Sui Lui 15:35, 13. Dec 2006 (UTC)

Mi metis du fotojn sur la komuna--Jonathaneo 04:44, 14. Dec 2006 (UTC)

Ĉinaj provincoj[redakti fonton]

Saluton, Ĉu vi parolas ĉine?

Kiel vi scias kiu formo estas la plej ĝusta el Lanĝoŭo, Lanĉoŭo, Lanĵoŭo? Narvalo

Sal! Mi estas la originala aŭtoro de tiu paĝo. Mi ne havis unuopan fonton por la esperantigo de la ĉinaj provincnomoj, do la plejmultoj nomoj de la listo baziĝis aŭ sur aliaj paĝoj Vikipedie, aŭ sur serĉoj interrete (Guglo). La maltroveblajn nomojn mi esperantigis mem (mi estas ĉinparolanto).
Mi ne scias se 兰州 havas "oficialan" formon en Esperanto, sed mi povas diri ke -- laŭ la ĉina prononcmaniero -- Lanĉouo kaj Lanĵouo ne estas ĝusta (Lanĝouo estas pli proksima al la ĝusta prononcmaniero).
La formo de multaj ĉinaj loknomoj en esperanto baziĝas sur iliaj anglaj skribmetodo, do Pekino kaj ne (plej ĝuste) Bejĝingo aŭ eĉ Bejdzingo. Tamen se ekzistas oficialaj formoj, mi kompreneble preferas uzi ilin. Lunofabo 05:33, 3. Jan 2007 (UTC)
Petu al ĉiniaj vikipediistoj...

Rocky Horror Picture Show[redakti fonton]

Saluton !

Mi vidis ke vi kontribuis en la artikolo Rocky Horror Picture Show. Mi estas tradukanta la subtexton, dank'al retejo : [1]

Se vi povas, kaj se vi volas helpi, bonvenon !

Ĝis !

NicoRay

Uzantoskatoloj[redakti fonton]

Dum vi prizorgas uzantoskatolojn, ĉu vi bonvolus krei la diversajn metaŝablonojn laŭ {{Uzanto Intereso}} kaj sekve ankaŭ krei la respektivajn kategoriojn kiaj Kategorio:Uzanto laŭ profesio ? Vidu ankaŭ {{Uzanto Komputilisto}} kaj Kategorio:Uzanto Komputilisto. Dankas Arno Lagrange  13:41, 28. Feb 2007 (UTC)

Ĉar vi plu zorgadas uzantoskatolojn, mi invitas vin atenti pri jenaj plibonigoj :
 |rubriko=religio
 |kat={{{kat|jes}}}
 |kategorio=<religinomo>}}<noinclude>

 [[Kategorio:Uzantoskatolo|<religinomo>]]
 </noinclude>
Aldono de rubriko ordigas la uzantokategorion en respektivan rubrikon (ekzemple : religio). Aldono de |kat={{{kat|jes}}} ebligas ordigi la uzantojn en la ĝustan kategorion sed ne la paĝojn kie la ŝablono estas enmetita alicele, inter alie en la kategorian paĝon kie sufiĉas enmeti {{KategorioUzantoLau|religio|<religinomo>}}. Vidu ekzemple {{Uzanto Pastafarianismo}} kajKategorio:Uzanto Pastafarianismo. Redankas pro la atento Arno Lagrange  11:47, 11. Apr 2007 (UTC)
Por ke la subkategorioj aperu ordigitaj ĉiu laŭ majuskla komenclitero en Kategorio:Uzanto laŭ religio mi ŝanĝas ĉiujn ŝablonojn al majuskla versio ( ekzemple : {{Uzanto judo}} al {{Uzanto Judo}}) AL @ 12:37, 11. Apr 2007 (UTC)


Dankon pro la verda koloro por la Uzantoj por Ĥo! O'RyanW ( ) 23:46, 28. Feb 2007 (UTC)

Saluton!! Mi partoprenis brazilajn kongresojn en 2004 kaj 2006 (okazas ĝenerala kaj junulara kongresoj samsemajne). La spertoj eeeege plaĉis al mi. Bedaŭrinde verŝajne mi ne povo$ iri al Hanojo. :( --Raoni Sousa 02:06, 1. Apr 2007 (UTC)

Ekonomika malkresko[redakti fonton]

Salut', ĉu vi scias kiu okazas post la alinomiĝo de la artikolo? Ĝi ne plu eksistas! --Jonathaneo 11:01, 27. Maj 2007 (UTC)

Petveturado[redakti fonton]

Kompreneble, malsamaj kulturoj havas malsamajn valorojn. Multaj brazilanoj, kiuj vojaĝas al Eŭropo mokas pri moro meti nomojn sur la pordoj, sed, laŭ ili, al Eŭropanoj tiu estas grava. Mi konis homon, kiu diris ke luprenis ĉambron, aŭ iun similan, en Svisio, sed ne metis sian nomon sur la pordo kaj estis mallaŭdita de la pordisto. Skribi kien vi volas iri, al ni estas tre ridinda afero, ĉefe ĉar multaj homoj eĉ ne scipovas legi, sekve, tio ŝajnus arogancon.

Mi petventuris tra Brazilo tre multe, ne kiel hobio, ĉar ĉe ni, tio estas tro danĝera. Pro grandaj necesoj mi petventuris. En Brazilo estas tre multaj vojrabistoj, vere tre multaj, kiuj mortigus vin kontraŭ unu eŭro. Vojaĝi ĉiam estas aventuro, petventuro estas preskaŭ frenezeco. Se vi montras ke vi estas "organizata" homo kaj certe ne estas armata kaj tre eble estas frendulo, vi tute certe mortos antaŭ du aŭ tri kilometroj.

Tie ĉi ne estas "civilizata" lando, organizataj homoj estas manĝataj en tagmanĝo.

Se vi permesas Internac', mi ne akordas kun Roberto pri petveturado en Brazilo kiu estus iel danĝera. por havi mi mem same kiel vi petveturadi en kelkaj ŝtatoj, mi povas diri ke tamen riskoj ekzistas, petveturadi kiam oni ne estas sola, estas preskaŭ tre simpla kaj tre """normala""" afero. Mi babiladis kun junuloj venante de diversaj ŝtatoj interalie Parana, petveturado efektive estas iom malpli uzita ol antaŭ kelkaj jaroj, sed ĝi restas uzata metodo. Ankaŭ, kiam oni petveturas oni ne tro uzas tiun metodon kiel hobio sed kiel vera movanta metodo. --Jonathaneo 15:18, 26. Apr 2008 (UTC)

Namst' knektu vin ĉe skipon se vi havas tempon..--Jonathaneo 11:29, 2. Jul 2008 (UTC)

Dreadlocks[redakti fonton]

Daluton Internaciulo! Mia respondo al via demando troviĝas sur Diskuto:Rastabukloj. Marcos 20:45, 11. Jul 2008 (UTC)

Ŝablono:ISBN[redakti fonton]

Saluton, Internaciulo. Vikipediisto Goren aranĝis por ni la ŝablonon {{ISBN}} el la franca vikipedio. Ĉu vi povus traduki la koncernan dokumentadon, ĉar mi ne scipovas la francan lingvon? Dankon kaj multe da sukceso. Kore --Tlustulimu 15:39, 15. Aŭg 2008 (UTC)

Fariĝu revizianto[redakti fonton]

Arno Lagrange @ 12:00, 22. Nov 2008 (UTC)

Viaj informkestoj el 2007[redakti fonton]

Saluton, Internaciulo. Mi ĵus alinomis viajn du informkestoj al {{Informkesto Bretonaj diocezoj}} kaj {{Informkesto francaj regionoj}}, por ke ili havu nomojn laŭ la nomskemo por informkestoj. Krome ili nun listiĝas en la helpopaĝa malsupra kaŝskatolo. Kaj mi adaptis la tri artikolojn, en kiuj ili estas uzataj. Kore --Tlustulimu 13:17, 16. Dec 2008 (UTC)

"Artesia"[redakti fonton]

Gratulon pro la artikolo en Esperanto! Kiel mi vidas, vi scipovas kaj subtenas ankaŭ la bretonan. Ĉu vi eble iam skribos artikolon en ĝi pri "Artesia"? Hellsepp 21:16, 30. Maj 2010 (UTC)

Malnovaj Vikipediistoj[redakti fonton]

Kara ! en decembro 2007 vi kreis ŝablonojn pri malnoveco de vikipediumado. Viaj ŝablonoj ŝajnas kopii la franclingvajn. Tamen vi ne uzis la samajn bestojn por la samaj jaroj. Ĉu ĝustigi ĉi tion (eble la franclingva Vikipedio ŝanĝis siajn bestojn) . Cetere mi rimarkas ke multaj el viaj uzantoskatoloj estas senkategoriaj. Ĉu vi bonvolos ordigi ĉiujn kiuj ne jam estas per {{KategorioUzantoLau}} (Nepras ke la uzantskatolo ankau estu ĝuste kreita per {{Uzantoskatoloj}}) Arno Lagrange @ 09:55, 31. Maj 2010 (UTC)

Arbitra ago kontraŭ mi fare de administranto de angla vikipedio - Helpu min![redakti fonton]

Karaj, vi ĉiuj konas min bone, tial mi petas urĝan helpon de ĉiuj anglalingvaj vikipediistoj: Vikipediisto Tiptoety blokis mian konton sur la angla vikipedio akzuante min arbitre, ke mia konto estas sokpupo de blokita vikipediisto, kio estas kompleta stultaĵo. Mi supozas, ke malantaŭ tio estas nur tragika eraro, tamen nemaleblas ankaŭ malica atako kontraŭ Esperanto (ekzemple de persono, kiu falsigis mian IP-adreson). Mi tial petas ĉiun uzantojn kun konto en la anglalingva vikipedio helpi al mi, ke tiu bloko estu forigita. (Precipe vi povas kontakti Vikipediiston Tiptoety kaj atesti, ke estas tute malevidenta, ke mi estas sokopupito, asertante, ke vi konas min!) DidiWeidmann 21:42, 6. Nov 2010 (UTC) (Mi metis tiun-ĉi mesaĝon al la ĝenerala diskutejo. Respondu bonvolu tie. Dankon)

Saluton! Mi kreis ŝablonon pri kanabo. Bonvolu helpi plibonigi Vikipedion pri kanabo! Kraŭs (diskuto) 06:46, 12 Mar. 2012 (UTC)

Atentu: dosiero alŝutita de vi eble estos forigita![redakti fonton]

Vi iam alŝutis la dosieron Dosiero:Internaciulo.jpg. Al ĉi tiu dosiero mankas informoj pri la permesilo, do ĝi eble estos forigita. Vi havas du eblojn: akcepti la baldaŭan forigon aŭ aldoni taŭgan liberan permesilon al la dosiero. Vi havas du semajnojn por plenumi ĉi tiun peton. Je la 6-a de oktobro 2018 mi petos al la administrantoj de Vikipedio forigi la dosieron. Robin van der Vliet (diskuto) (kontribuoj) 13:13, 22 sep. 2018 (UTC)[Respondi]

De vi kreita ŝablono[redakti fonton]

Forigo
Saluton Internaciulo, dankon pro via verko en Vikipedio. Tamen, iu petis, ke la jena paĝo verkita de vi estu forigita: "Ŝablono:Informkesto Bretonaj diocezoj".
La komentoj pri la forigo troveblas ĉe "Forigendaj artikoloj". Se vi kontraŭas, bonvolu legi la regularon pri forigoj kaj diru vian opinion.

Tlustulimu (diskuto) 16:38, 19 apr. 2024 (UTC)[Respondi]