Ignaco Lojola: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
JAnDbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto forigo de: oc:Íñigo de Loyola
Neniu resumo de redakto
Linio 16: Linio 16:
Ignaco de Lojola estis kanonizita je la [[12-a de marto]] de [[1622]], en la sama tago ol [[Francisko Ksavero]] kaj [[Terezo el Avila]].
Ignaco de Lojola estis kanonizita je la [[12-a de marto]] de [[1622]], en la sama tago ol [[Francisko Ksavero]] kaj [[Terezo el Avila]].


Lia ĉefa verko estas la ''Spiritaj ekzercoj'', baza propagandilo de la jezuitoj.
Lia ĉefa verko, skribita en la urbo [[Manresa]], estas la ''Spiritaj ekzercoj'', baza propagandilo de la jezuitoj.





Kiel registrite je 11:37, 18 dec. 2009

Ignaco de Loyola

Íñigo López de Recalde, nomata Sankta Ignaco de Lojolo (hispane San Ignacio de Loyola) laŭ la katolika Eklezio, estis hispana nobelo, militisto kaj sacerdoto, fondinto de la Ordeno de la Jezuitoj.

Li naskiĝis en Lojolo (LoyolaLoiola), nuntempe parto de la vaska urbo de Azpeitia, laŭdire la 24-an de decembro de 1491.

Li ŝanĝis sian personan nomon al Ignacio (aŭ Ignaco) kaj la familian al la naskiĝloko. Li estas ankaŭ konata laŭ la latina versio, Ignatius de Loyola. La esperanta nomo estas tre diverse trovebla.

En sia junaĝo li estis militisto. Laŭ li mem, post sia vundiĝo en 1521, en la sieĝo de Pamplono, li konvertiĝis, kaj havis la ideon krei societon de defendo de la katolikismo kun la sama disciplino kiun havas la militistaro.

Li studis en la Universitato de Parizo, kaj en tiu urbo li prenis la votojn de Montmartre, kun kelkaj kompanoj, kun kiuj li fondis la Kompanion de Jesuo, konatan kiel la jezuitoj.

Li komencas serion de vojaĝoj, al Jerusalemo en 1523 aŭ al universitatoj de Alcalá de Henares, Salamanko aŭ Parizo. En 1538 li vojaĝas en Romon, por peti la aprobon de la Papo al sia Kompanio, kion li baldaŭ akiras. Fakte, la obeo al la Papo estas unu el la bazaj reguloj de la Ordeno, kaj ĝia disciplinita agado estis unu el la ĉefaj pilieroj de la Kontraŭreformacio.

Li forpasis je la 31-a de julio de 1556 en Romo.

Ignaco de Lojola estis kanonizita je la 12-a de marto de 1622, en la sama tago ol Francisko Ksavero kaj Terezo el Avila.

Lia ĉefa verko, skribita en la urbo Manresa, estas la Spiritaj ekzercoj, baza propagandilo de la jezuitoj.


Rete legebla en Esperanto



Eksteraj ligiloj

greke http://www.ignatiushistory.info greke http://www.luc.edu/jesuit/ignatius.bio.html greke http://www.newadvent.org/cathen/07639c.htm