Chorzów: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Alexbot (diskuto | kontribuoj) e roboto aldono de: tr:Chorzów |
e roboto aldono de: bg:Хожов |
||
Linio 77: | Linio 77: | ||
[[an:Chorzów]] |
[[an:Chorzów]] |
||
[[be:Горад Гожаў]] |
[[be:Горад Гожаў]] |
||
[[bg:Хожов]] |
|||
[[cs:Chorzów]] |
[[cs:Chorzów]] |
||
[[csb:Chorzów]] |
[[csb:Chorzów]] |
Kiel registrite je 03:28, 5 feb. 2010
Chorzów | |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo • urbego | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo
| |||||
Genitivo de la nomo | Chorzowa | ||||
Provinco | Silezio (provinco de Pollando) | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 3487000 (Katowice) | ||||
Urborajtoj | 1868 | ||||
Koordinatoj | 50° 18′ N, 18° 57′ O (mapo)50.318.95Koordinatoj: 50° 18′ N, 18° 57′ O (mapo) | ||||
Areo | 33,5 km² | ||||
Loĝantaro | 114686 (en 2006) | ||||
Loĝdenso | 3423,46 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | 41-500 do 41-516 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 032 | ||||
Aŭtokodo | SH | ||||
Estro | Marek Kopel | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Adreso de estraro | ul. Rynek 1 | ||||
Retpoŝto de estraro | prezydent@chorzow.um.gov.pl | ||||
Poŝtkodo de estraro | 41-500 | ||||
Telefono de estraro | (+48 032) 241 12 61 | ||||
Fakso de estraro | (+48 032) 241 24 59 | ||||
Poŝto de estraro | urzad@chorzow.um.gov.pl | ||||
Ĝemelaj urboj | (Italio) Termoli (Hungario) Ózd (Ĉeĥio) Zlín (Germanio) Iserlohn (Francio) Creil | ||||
Komunuma retejo | http://www.chorzow.um.gov.pl | ||||
Chorzów ˈxɔʒuf (prononco: ĥoĵuf) (germane Königshütte) estas urbo en Silezio (provinco de Pollando) en sudokcidenta Pollando kun proksimume 115000 loĝantoj. Ĝi situas je proksimume 7 km nordokcidente de Katowice, la du urboj preksaŭ kunkreskis.
- Koordinatoj: 50° 19′ N 18° 57′ O / 50.317 °N, 18.950 °O (mapo)Koordinatoj: 50° 19′ N 18° 57′ O / 50.317 °N, 18.950 °O (mapo)
La komunumo ekzistis jam en 1136, poste apartenis al pliaj eŭropaj imperioj. En 1790 – inter la unuaj en Silezio – formiĝis al karbonmineja centro. Ĝi ricevis urban rangon en 1864. Post la unua mondmilito okazis (20-an de marto 1921) baloto, en kiu decidis la loĝantaro resti parto de Germanio. Spite al tio, oni transdonis ĝin la 19-an de junio 1922 al Pollando. En 1934 alligis al la urbo kvar najbarajn vilaĝojn. Inter 1939 kaj 1945 apartenis ĝi portempe al Germanio, sed post la dua mondmilito denove la Pollando kaj oni translokigis la germanojn.
Chorzów apudas la fervojlinion Krakovo–Wroclaw, tie troviĝas la plej granda industria uzino de Silezio, la Fer- kaj Metalfabriko de Korciuszko, fondita en 1802.
Posttagmeze de 28-a de januaro 2006 kolapsis komerca halo (eksponejo) proksime al urbolimo de Katowice. Tiutempe okazis tie eksponado de kolombobredistoj kaj partoprenis ĝin ĉ. 1.000 homoj. Mortis min. 60 homoj kaj multaj vundiĝis. (legu ankaŭ Bad Reichenhall)
Esperanto
Unua loka Esperanto-grupo fondiĝis en la 5-a de aprilo 1911. Loka grupo de GEA en januaro 1913 okazigis sia jara ĉefkunveno. Malgraŭ la grandaj elspezoj por propagando, la stato de la kaso estas kontentiga. Prezidanto restis Max Fleischer. La 21-an de februaro kurso por komencantoj estis malfermata, la fondiĝdatrevenon oni festis la 5-an de aprilo en la ĉambrego de „Parkhotel”.
Rondo Esperantista Chorzów aranĝis „Solenan Zamenhofvesperon” la 15-an decembron 1934 je la 15-18 horo en Dom Polski, ul. Wolności 64. La asocio ŝanĝis sian nomon 1937 al „Pola Asocio Esperantista” (Polskie Stowarzyszenie Esperantystów) kaj samtempe partan ŝanĝon de la statuto. La alinomigon oni faris por plivigligi la Esperanto-movadon en la urbo. La estraro konsistas el jenaj personoj: prezidanto Emil Kołodziej; vicprezidanto Eugeniusz Kędzior; sekretario Konstanty Czaja; anst. sekretario Józef Szyma; kasisto Roman Jerzy Marzec; Rev. Komisiono: Roman Kornelius, s-ro Terf. Mathias, f-ino Maria Bargiel; konsilanto: Jan Kocek. S-ano Emil Kołodziej festis en oktobro sian 25-jaran Esperanto-jubileon. La grupmembroj transdonis al li memorlibreton. La 9-an de januaro okazis Zamenhofvespero kun danco, partoprenis 70 personoj. En aprilo oni malfermis Esperanto-kurson por komencantoj.
Esperantistoj
Urba partnereco
Gefiloj de la urbo
- Dr. Kurt ALDER, (1902), germana kemiisto, nobel-premiito en 1950
- Franz Waxman, (1906); filmkomponisto, dirigento kaj aranĝisto
Rete
greke oficiala paĝo (pole, germane, angle)