Rompdancado: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
e roboto modifo de: en:B-boying |
e roboto modifo de: bg:Брейк данс |
||
Linio 37: | Linio 37: | ||
[[ar:بريك دانس]] |
[[ar:بريك دانس]] |
||
[[be:Брэйк-данс]] |
[[be:Брэйк-данс]] |
||
[[bg:Брейк |
[[bg:Брейк данс]] |
||
[[ca:Break dance]] |
[[ca:Break dance]] |
||
[[cs:Breakdance]] |
[[cs:Breakdance]] |
Kiel registrite je 14:08, 16 apr. 2010
Nocio rompdancado markas plurajn formojn de danco, kiuj estiĝis inter afroamerika kaj portorika junularoj en Usono en la 70-aj jaroj de la 20-a jarcento. La danco estas karakteriza per akrobataĵoj.
Rompdanco prezentas por junularo formon de fuĝo el stereotipa anonima vivo de grandurbo. La estiĝo kaj la evoluo de tiu ĉi danco estas principe kunigita kun subkulturo de hiphopo. Inter la plej konatajn rompdancistajn grupojn apartenas Rock Steady Crew, New York City Breakers aŭ South Side Rockers.
Formoj de rompdancado
Rompdanco estas dividigebla en la sekvantajn formojn:
Breaking
- "Breaking / B-boying" (deveno en suda Bronkso, New York) estas riska formo de danco, kiu enhavas akrobaĵojn (turniĝado sur la kapo, dorso...). Oni dancas kiel eble plej glata, pura areo, oni uzas ankaŭ silikonan disŝprucigilon, kiu ebligas plialtigi glitemon de dancareo.
Poping a Locking
- "Poping", "Locking" kaj "Electric Boogie" (deveno en Los Angeles, Kalifornio prezentas mekanikajn movojn similaj al fikciaj movoj de roboto, plu gestikuladon kaj similigadon de movoj de marionetoj aŭ komiksaj figuroj.
Elementoj de rompdanco
Rompdancado enhavas grandan nombron de diversaj elemntoj:
- "Uprocking" - fikcia batalado kontraŭ kontraŭulo, provokema gestikulado, similigado de interbatalo
- "Toprock" - dancado starante
- "Floorrock" - dancado surtere
- "Powermoves" - estas akrobataĵoj, inter la plej gravajn apartenas "windmill" (turniĝado sur la dorso), "headspin" (turniĝado sur la kapo), "tracks", "swipes" kaj pluaj.
- "Freez" - markas pozon finiĝinte ian aron de paŝoj aŭ movoj
Konkursoj
Dum konkursoj en rompdancantoj konkursas kontraŭ si unuopuloj aŭ grupoj (la t.n. crews). Kutime oni kreos rondon, en kiun enkuras dancistoj prezentante siajn kapablojn. Ne ekzistas precizaj reguloj, validas nur malpermeso de intenca tuŝo de kontraŭulo. Dum internaciaj konkursoj faka jurio decidas je venkinto.
La plej granda konkurso en la mondo estas "Battle Of The Year (B.O.T.Y)", inter pluaj apartenas Freestyle Session kaj Soul Expression.