Ovario (planto): Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Ovario (planto) alinomita al Ovolujo: esperantiĝo
Neniu resumo de redakto
Linio 13: Linio 13:
Dosiero:Ovary position.svg
Dosiero:Ovary position.svg
</gallery>
</gallery>

{{Floreroj}}

{{Portalo Biologio}}
{{Portalo Biologio}}



Kiel registrite je 08:36, 20 jan. 2011

Floreroj: 1. stiluso, 2. ovolujo, 3. florbazo, 4. stameno, 5. petalo, 6. stigmo, 7. karpelaro, 8. sepalo, 9. flortigo

Ovolujo (aŭ ovario) estas la malsupra parto de karpelaro, kiu enhavas la ovolo(j)n ĉe la florplantoj. El tiu ĉi parto evoluas la frukto. La situo de la ovolujo al alia florparto estas karakteriza.


Se la floro havas malgrandan, malaltan toruson (receptaklon), tiel ke la kaliko, korolo kaj stamenoj kreskas malsupre de la libere formiĝanta ovolujo (tiel la ovolujo staras libere, meze de la floro, la plia florparto kreskas sub ĝi), ni parolas pri hipogina floro aŭ ovolujo supre staranta. (papavero, luzerno, pizoj, tulipo, kruciferacoj).

Se la toruso (flora receptaklo) larĝiĝas kruĉoforme kaj el ties meza rando aŭ mezlinie kreskas la pliaj florpartoj, ni parolas pri perigina floro aŭ meze staranta ovolujo. (pruno, ĉerizo, prunelo)

Se la rando de la receptaklo etendiĝas kaj kunkreskas kun la ovolujo la aliaj florpoartoj kreskas kvazaŭ sur ties pinto, ni parolas pri epigina floro aŭ pri sube staranta ovolujo (kukurbo, kompozitacoj, umbeliferacoj).