Ajnagrunda aŭtomobilo: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
e robota aldono de: zh:越野车 |
Ssire (diskuto | kontribuoj) e Terena aŭtomobilo alinomita al Ajngrunda aŭtomobilo: Tereno ne referencas al la fizika aspekto, sed al ĝia utileco; cetere mamkas la nuanco pri ebleco veturi laŭ ajna vojo. |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 12:30, 29 jul. 2011
Terenaj aŭtomobiloj (ĵipo, ĉia-terenaj, ekstervojaj aŭtomobiloj, teren-aŭtoj) estas aŭtomobiloj por veturo sur malfacilaj terenoj, ekster vojo kun firma surfaco (ekz. asfalta aŭ betona).
Ili havas la sekvajn karakterizaĵojn:
- alta ĉasio, rilate al la grundo
- grandaj radoj kaj malfajna pneŭa profilo
- ĉiurada movo
- tre malalte lokita movilo
- diferenciala blokilo
- kadra konstrumetodo
- alte-situanta aer-alsuĉilo kun polvoprotekto
Ili estas uzataj ĉefe de soldatoj, ĉasistoj, en la agro- kaj forstokulturo kaj en motorsporto. La terenaj aŭtoj estas parencaj al Sport-Utila Veturilo (angle Sports Utility Vehicle)]].
mezurnombroj
Por la terena veturkapablo ekzistas karakterizaj mezurnombroj:
- akvoprofundo estas tiu akvoprofundo, kiu estas traveturebla je malrapida veturo.
- suprenira kapablo (dekliveco)
- grunda libereco (maksimuma alto de mallarĝaj obstakloj)
- eskarpa angulo antaŭe kaj poste
- rampla angulo
tipaj terenaj aŭtomobiloj
- Unimog
- Munga
- Mercedes G-klaso, Wolf (Bundeswehr)
- VW Iltis
- Toyota Landcruiser
- Nissan Patrol
- Jeep
- Steyr-Daimler-Puch Haflinger kaj Pinzgauer
- Land Rover
- Hummer
- Lada Niva
- Suzuki Samurai/JIMNY
jure
En la Eŭropunia juro, terena veturilo estas difinita kiel motorveturilo de internacia klaso N (kun tuta maso de ĝis 2 t) aŭ M kaj kun sekvaj ekipaĵoj:
- Antaŭa kaj posta akso povas esti samtempe movitaj
- diferenciala blokilo.
Krom tio ekzistas preskriboj pri grunda libereco kaj trapenda angulo.