Norvega krucmilito: Malsamoj inter versioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Amirobot (diskuto | kontribuoj)
e r2.7.1) (robota aldono de: he:מסע הצלב הנורווגי
Lvh (diskuto | kontribuoj)
Linio 15: Linio 15:


La kvara batalo estis gajnita en la urbo de Alkasse (eble [[Alcácer do Sal]]<ref name="Doxey (1996)"/>), kie ili mortigis tiom da homoj, ke laŭdire la urbo restis malplena poste. Ankaŭ tie ili gajnis multajn trezorojn.
La kvara batalo estis gajnita en la urbo de Alkasse (eble [[Alcácer do Sal]]<ref name="Doxey (1996)"/>), kie ili mortigis tiom da homoj, ke laŭdire la urbo restis malplena poste. Ankaŭ tie ili gajnis multajn trezorojn.

===Sur la Balearoj (1109)===
[[dosiero:SigurdNorwegianCrusade1107-1111OldNorse.png|eta|300px|La vojo de Sigurdo la 1-a al Jerusalemo kaj Konstantinopolo (ruĝe) kaj reen al Norvegujo (verde) laŭ ''[[Heimskringla]]''. (legendo en [[Norena lingvo|norena lingvo]].)]]
Post alia gajnita batalo kontraŭ piratoj ŝipanta tra la [[Ĝibraltara Markolo]] (''Norfasund''), ili pluvojaĝis laŭ la lando de la [[Saracenoj|saracenoj]] (''Serkland'')<ref name="Doxey (1996)"/> al la [[Mediteraneo]] (''Griklands hafi''), kaj alvenis al la [[Balearoj]]. En la tiama epoko kristanaj taksis la Balearojn simplan piratan havenon kaj sklavocentron. La norvegaj atakoj estas la unuaj registritaj kristanaj atakoj al la islamaj Balearoj (kvankam pli malgrandaj atakoj certe jam okazis antaŭe).<ref name="Doxey (1996)"/>
<!--
The first place they arrived at was [[Formentera]], where they encountered a great number of ''Blåmenn'' (Blue or black men) and ''Serkir'' (Saracens)<ref name="Doxey (1996)"/> who had taken up their dwelling in a cave. The course of the fight is the most detailed of the entire crusade through written sources, and might possibly be the most notable historic event in the small island's history.<ref name="Doxey (1996)"/> After this battle, the Norwegians supposedly acquired the greatest treasures they had ever got. They then went on to attack [[Ibiza]], and then [[Minorca]], in both places victoriously. The Norwegians seem to have avoided attacking the largest of the Balearic islands, [[Mallorca]], most likely as it was at the time the prosperous and well fortified center of an independent [[Taifa of Mallorca|taifa kingdom]].<ref name="Doxey (1996)"/> Tales of their success may have inspired the [[1113–1115 Balearic Islands expedition|Catalan–Pisan conquest of the Baleares in 1113–1115]].<ref name="Doxey (1996)"/>
-->


==Bibliografio==
==Bibliografio==

Kiel registrite je 08:24, 19 okt. 2011

Reĝo Sigurdo ŝipvojaĝas el sia lando de Gerhard Munthe.

La norvega krucmilito estis krucmilito de 1107 ĝis 1110, en la periodo post la unua krucmilito kaj estis gvidata de la norvega reĝo Sigurdo la 1-a.[1] Sigurdo estis la unua eŭropa reĝo, kiu krucmilitis en Sanktan Landon kaj neniu el la bataloj de tiu ĉi krucmilito estis perdita. La norvega krucmilito estis ŝajne kondukita kiel la plej fruaj vikingaj atakoj, kvankam la celoj de la norvegoj malsamis en tiu epoko.[2]

La vojaĝo al Jerusalemo

De Norvegujo al Anglujo (1107-08)

Sigurdo kaj liaj homoj velŝipis for de Norvegujo en aŭtuno de la jaro 1107. Partoprenis ĉirkaŭ sesdek ŝipoj kaj eble ĉirkaŭ 5.000 viroj.[2] Aŭtune ili alvenis en Anglujo, kie regis Henriko la 1-a. Sigurdo kaj liaj viroj restis en Anglujo dum la tuta vintro, kaj forveturis en la printempo de la jaro 1108 per ŝipo okcidenten.

En Iberujo (1108-09)

Post pluraj monatoj ili alvenis al la urbo de Santiago de Compostela (Jakobsland)[3] en la reĝlando Galegujo (Galizuland), kie la loka reganto permesis al ili resti dum la vintro. Tamen kiam alvenis la vintro okazis nutraĵmanko, pro kio la estro rifuzis vendi nutraĵojn kaj varojn al la norvegoj. Sigurdo kunvenigis sian armeon, atakis la kastelon de la estro kaj prenis ĉion, kio estis tie.

Dum la vojaĝo la norvegoj renkontis grandan piratan mararmeon de galeroj, kiu serĉis pacemajn komercŝipojn forrabotajn. Sigurdo direktis siajn ŝipojn rekte al la piratoj kaj atakis ilin. Post nur mallonga tempo ĉiuj piratoj estis aŭ mortigitaj aŭ forfuĝintaj kaj Sigurdo akiris ok el iliaj ŝipoj.

Post tio ili alvenis al kastelo en Al-Andalus nomata Sintra (kastelo de la maŭroj, la nuna Sintra en Portugalujo), kies nomo devenas eble de Colares, kiu situas pli proksime al la maro. Ili konkeris la kastelon kaj mortigis ĉiujn virojn, ĉar ili rifuzis baptiĝi. Sekve ili velŝipis al Lisbono, taksata tiam la limo inter la kristana kaj la islama Iberujo. Ili gajnis sian trian batalon kaj akiris grandajn trezorojn.

La kvara batalo estis gajnita en la urbo de Alkasse (eble Alcácer do Sal[3]), kie ili mortigis tiom da homoj, ke laŭdire la urbo restis malplena poste. Ankaŭ tie ili gajnis multajn trezorojn.

Sur la Balearoj (1109)

La vojo de Sigurdo la 1-a al Jerusalemo kaj Konstantinopolo (ruĝe) kaj reen al Norvegujo (verde) laŭ Heimskringla. (legendo en norena lingvo.)

Post alia gajnita batalo kontraŭ piratoj ŝipanta tra la Ĝibraltara Markolo (Norfasund), ili pluvojaĝis laŭ la lando de la saracenoj (Serkland)[3] al la Mediteraneo (Griklands hafi), kaj alvenis al la Balearoj. En la tiama epoko kristanaj taksis la Balearojn simplan piratan havenon kaj sklavocentron. La norvegaj atakoj estas la unuaj registritaj kristanaj atakoj al la islamaj Balearoj (kvankam pli malgrandaj atakoj certe jam okazis antaŭe).[3]

Bibliografio

(Old Norse: [1])

Referencoj

  1. Riley-Smith, 1986, p. 132
  2. 2,0 2,1 . Sigurd 1 Magnusson Jorsalfare. Norsk biografisk leksikon.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 Gary B. Doxey (1996), "Norwegian Crusaders and the Balearic Islands", Scandinavian Studies, 10–1.