Alcácer do Sal

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alcácer do Sal
Alcácer do Sal
Alcácer do Sal
Alcácer do Sal
urbo de Portugalio • municipo de Portugalio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Regiono Alentejo
Provinco Baixo Alentejo
Distrikto Setúbal
Fondita 1218
Poŝtkodo 7580
Retpaĝaro www.m-alcacerdosal.pt
Demografio
Loĝantaro 12 980  (2011)
Loĝdenso 8,7 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 22′ N, 8° 30′ U (mapo)38.366666666667-8.5083333333333Koordinatoj: 38° 22′ N, 8° 30′ U (mapo)
Alto 49 m [+]
Areo 1 499,97 km² (149 997 ha)
Horzono UTC±00:00 [+]
Alcácer do Sal (Portugalio)
Alcácer do Sal (Portugalio)
DEC
Alcácer do Sal
Alcácer do Sal
Situo de Alcácer do Sal

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Alcácer do Sal [+]
vdr


Alcácer do Sal estas portugala urbo, kiu apartenas al Distrikto Setúbal, regiono Alentejo kaj subregiono de Marborda Alentejo kaj enhavas ĉirkaŭ 9,100 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝi estas sidejo de municipo tre ampleksa pro ĝiaj 1,479,94 km² sed ne tiom loĝata pro ties apenaŭ 14,287 loĝantoj (2001), subdividita en 6 komunumoj. La municipo limas norde kun la municipoj de Palmela, Vendas Novas kaj Montemor-o-Novo, nordoriente kun Viana do Alentejo, oriente kun Alvito, sude kun Ferreira do Alentejo kaj kun Grândola, occidente ankaŭ kun Grândola, tra fadeno de la estuaro de la rivero Sado kaj nordokcidente tra tiu estuaro de Sado kun Setúbal.

Loĝantaro de la municipo de Alcácer do Sal (1801 – 2004)
1801 1849 1900 1930 1960 1981 1991 2001 2004
8253 7913 9606 17596 22167 16370 14512 14287 13624

La komunumoj de Alcácer do Sal estas la sekvaj:

En Alcácer do Sal naskiĝis la fama matematikisto Pedro Nunes kaj en Torrão Bernardim Ribeiro.

Alcácer do Sal estas ĝemelita kun la franca urbo Bondy.

Historio[redakti | redakti fonton]

Alcácer do Sal estas unu el la plej malnovaj urboj de Eŭropo, fondita antaŭ la 1000 a.K. de la fenicoj. Kiel la najbaraj kaj ankaŭ fenicaj urboj Lisbono e Setubalo, produktis salon, fiŝon, ĉevalojn por eksportado kaj manĝaĵojn por la ŝipoj kiuj komercis stanon kun Kornvalo.

Dum la epoko de la araboj ĝi estis ĉefurbo de la provinco de Al-Kassr. Afonso la 1a de Portugalio konkeris ĝin en 1158. Rekonkerita de la maŭroj, nur dum la reĝado de Afonso la 2a de Portugalio, kaj per la helpo de ŝiparo de krucistoj, la urbo estis finfine finkonkerita de la kristanoj kaj estis ĉefurbo de la Ordeno de Santiago.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas tre interesa kastelo (de kie bela rigardejo kaj pejzaĝo), preĝejoj, mezepokaj konstruaĵoj, riverhaveno kaj rivero kun tipaj boatoj. Proksime estas vizitindaj trankvilegaj senhomaj plaĝoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]